Ezra Pound: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
'''Ezra POUND''' ([[30-a de oktobro]], [[1885]] – [[1-a de novembro]], [[1972]]) estis [[usono|usondevena]] [[poeto]], [[muzikisto]], kaj [[kritikisto]] kiu estis gravulo de la [[Modernismo|Modernisma movado]] en frua al meza [[20-a jarcento|20-a jarcenta]] [[poezio]]. Li estis la ĉefa figuro de pluraj Modernismaj movadoj, notinde [[Imagismo]] kaj [[Vorticismo]].
 
Laborante en [[Londono]] dum la frua 20-a jarcento kiel fremda redaktoro de pluraj usonaj literaturaj gazetoj, Pound helpis malkovri kaj formi la verkojn de samtempanoj, kiaj [[T. S. Eliot]], [[James Joyce]], [[Robert Frost]] kaj [[Ernest Hemingway]]. Li helpis eldonigi la poemon de Eliot ''"[[The Love Song of J. Alfred Prufrock]]"'' en 1915, kaj serie eldonigi en 1918 la romanon ''[[Uliso (Joyce)|Ulysses]]'' de Joyce.
 
Li moviĝis al Italio en [[1924]], kie tra la [[1930-aj jaroj|1930-aj]] kaj [[1940-aj jaroj]] li malferme subtenis la [[faŝismo]]n de [[Benito Mussolini]], esprimis subtenon por [[Adolf Hitler]], kaj verkis por publikaĵoj posedataj de la brita faŝisto [[Oswald Mosley]]. Dum la [[dua mondmilito]], li estis pagata de la itala registaro por registri centojn da radiaj elsendoj, kritikantaj Usonon, [[Franklin D. Roosevelt]] kaj la [[judoj]]n, pro kiuj li estis arestita en 1945 de usonaj soldatoj en Italio kaj akuzita pri [[perfido]]. Li pasigis monatojn en usona milita prizono en [[Pizo]], inklude tri semajnojn en ŝtala kaĝo, ses futojn (182,88 centimetroj) longe kaj ses futojn larĝe, kiu laŭ li kaŭzis al li mensan paneon. Pro lia mensa kondiĉo oni decidis, ke li ne povis esti procesita, do li estis sendita al la psikiatria malsanulejo ''St. Elizabeths Hospital'' en [[Vaŝingtono]], kie li restis dum pli ol 12 jaroj.<ref>''The Pisan Cantos'' (80.665–67), Sieburth (2003), xiii</ref>