Iolanta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EUvin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
EUvin (diskuto | kontribuoj)
Linio 34:
La historio okazas en Suda [[Francio]] en la 15a jarcento.
 
En la sudo de Francio, en montara valo situas kastelo de la reĝo de Provenco René. Tie ĉi loĝas Iolanta, juna filino de la reĝo. Ŝi estas denaska blindulo, sed ne scias pri sia blindeco. Laŭ la postulo de la reĝo ĉiuj kastel-loĝantoj kaŝas de ŝi tiun sekreton, neniu eksterulo pro minaco de mortigo povas eniri en la kastelon. En feliĉa malscio Iolanta pasas la tempon inter amikinoj, tamen de antaŭ nelonge iuj malklaraj anim-impetoj kaj iaj streboj rompas ŝian trankvilon.
En la sudo de Francio, en montara valo
situas kastelo de la reĝo de Provenco René.
Tie ĉi loĝas Iolanta, juna filino de la reĝo.
Ŝi estas denaska blindulo, sed ne scias pri sia blindeco.
Laŭ la postulo de la reĝo ĉiuj kastel-loĝantoj
kaŝas de ŝi tiun sekreton, neniu eksterulo pro minaco de mortigo
povas eniri en la kastelon. En feliĉa malscio Iolanta pasas
la tempon inter amikinoj, tamen de antaŭ nelonge iuj
malklaraj anim-impetoj kaj iaj streboj rompas ŝian trankvilon.
 
Iolanta kune kun amikinoj kaj Martha estas en ĝardeno. Iolanta estas enpensiĝanta, trista, ŝi suspektas, ke oni kaŝas ion de ŝi. Martha kaj junulinoj penas trankviligi ŝin. Ili petas muzikistojn ludi ion gajan, sed Iolanta haltigas ilin. Ŝi petas la junulinojn pluki florojn al ŝi, la junulinoj foriras. Iolanta kantas arieton „Kial mi antaŭe ne sciis“. La junulinoj alportas korbon kun floroj. Aŭdiĝas ilia koruso „Jen al vi ranunkoloj, jen cejanoj“. Martha kuŝigas Iolantan, la junulinoj kantas lulkanton „Dormu, sonoj de lulkanto alportu sonĝojn“, Iolanta endormiĝas.
Iolanta kune kun amikinoj kaj Martha estas en ĝardeno.
Iolanta estas enpensiĝanta, trista,
ŝi suspektas, ke oni kaŝas ion de ŝi.
Martha kaj junulinoj penas trankviligi ŝin.
Ili petas muzikistojn ludi ion gajan, sed Iolanta haltigas ilin.
Ŝi petas la junulinojn pluki florojn al ŝi, la junulinoj foriras.
Iolanta kantas arieton „Kial mi antaŭe ne sciis“.
La junulinoj alportas korbon kun floroj. Aŭdiĝas ilia koruso
"Jen al vi ranunkoloj, jen cejanoj“.
Martha kuŝigas Iolantan, la junulinoj kantas lulkanton
"Dormu, sonoj de lulkanto alportu sonĝojn“, Iolanta endormiĝas.
 
Aŭdiĝas sono de ĉaskorno kaj frapado je la barilpordo. Bertrand eniras en la ĝardenon kaj malfermas la barilpordon. Antaŭ li staras Alméric, kiu informas, ke baldaŭ en la kastelon venos la reĝo. Bertrand demandas, kial la ordonon de la reĝo komunikas ne la antaŭa armilportisto, kaj Alméric respondas, ke tiu mortis kaj li estas la nova armilportisto. Bertrand klarigas al li, ke en la kastelo loĝas Iolanta, blinda filino de la reĝo, la fianĉino de Robert, la duko de Burgundio, kaj ke la reĝo deziras kaŝi la blindecon de Iolanta de Robert, ĝis ŝi ne saniĝos. Iolanta scias nek pri sia blindeco, nek pri tio, ke ŝia patro estas reĝo.
Aŭdiĝas sono de ĉaskorno kaj frapado je la barilpordo.
Bertrand eniras en la ĝardenon kaj malfermas la barilpordon.
Antaŭ li staras Alméric, kiu informas, ke baldaŭ
en la kastelon venos la reĝo. Bertrand demandas, kial
la ordonon de la reĝo komunikas ne la antaŭa armilportisto,
kaj Alméric respondas, ke tiu mortis kaj li estas
la nova armilportisto. Bertrand klarigas al li, ke en la kastelo
loĝas Iolanta, blinda filino de la reĝo, la fianĉino de Robert,
la duko de Burgundio, kaj ke la reĝo deziras kaŝi la blindecon
de Iolanta de Robert, ĝis ŝi ne saniĝos. Iolanta scias
nek pri sia blindeco, nek pri tio, ke ŝia patro estas reĝo.
 
Venas la reĝo kune kun Ibn-Hakia, maŭra kuracisto. La kuracisto esplor-rigardas Iolantan, dum ŝi dormas. La reĝo maltrankvile atendas rezulton: „Ĉu la pura senpeka anĝelo estas damnita de la fatalo por suferi“. Ibn-Hakia diras, ke Iolanta povas ekhavi vidadon, se ŝi ekscios pri sia blindeco kaj deziregos saniĝi. Aŭdiĝas monologo de Ibn-Hakia „Du mondoj“. Tamen la reĝo ne volas malkaŝi la sekreton kaj foriras kolerigita.
Venas la reĝo kune kun Ibn-Hakia, maŭra kuracisto.
La kuracisto esplor-rigardas Iolantan, dum ŝi dormas.
La reĝo maltrankvile atendas rezulton: „Ĉu la pura senpeka
anĝelo estas damnita de la fatalo por suferi“.
Ibn-Hakia diras, ke Iolanta povas ekhavi vidadon, se ŝi
ekscios pri sia blindeco kaj deziregos saniĝi. Aŭdiĝas
monologo de Ibn-Hakia „Du mondoj“. Tamen la reĝo ne volas
malkaŝi la sekreton kaj foriras kolerigita.
 
En la ĝardenon trafas devojiĝintaj kavaliroj Robert kaj Vaudemont. Robert estas enamiĝinta en Matildan, la grafinon de Lotaringio. Li veturas al la reĝo por peti lin nuligi la gefianĉiĝon kun Iolanta. La kavaliroj vidas ŝildon, malpermesantan eniron en la ĝardenon, sed sentime eniras. Ili parolas pri Iolanta. Robert asertas, ke ŝi, kiel ĉiuj monaĥinoj (oni kredas, ke Iolanta loĝas en monaĥejo), estas pruda kaj fiera, kaj kantas arion „Kiu kompareblas kun mia Matilda“. Vaudemont revas pri serena anĝelo en arieto „Ne! Nenion diras al mi sorĉo de karesoj de ribela beleco“.
En la ĝardenon trafas devojiĝintaj kavaliroj Robert kaj Vaudemont.
Robert estas enamiĝinta en Matildan, la grafinon de Lotaringio.
Li veturas al la reĝo por peti lin nuligi la gefianĉiĝon kun Iolanta.
La kavaliroj vidas ŝildon, malpermesantan eniron en la ĝardenon,
sed sentime eniras. Ili parolas pri Iolanta. Robert asertas, ke ŝi,
kiel ĉiuj monaĥinoj (oni kredas, ke Iolanta loĝas en monaĥejo),
estas pruda kaj fiera, kaj kantas arion
"Kiu kompareblas kun mia Matilda“.
Vaudemont revas pri serena anĝelo en arieto
"Ne! Nenion diras al mi sorĉo de karesoj de ribela beleco“.
 
La kavaliroj iras tra la ĝardeno, supreniras al teraso. Vaudemont vidas dormantan Iolantan, li admiras ŝin. Robert penas per forto forkonduki lin, Iolanta vekiĝas. Ŝi afable renkontas la kavalirojn, alportas al ili vinon. Robert suspektas, ke tio estas kaptilo, kaj foriras por venigi taĉmenton. Vaudemont restas sola kun Iolanta. Li petas ŝin pluki ruĝan rozon por memoro pri ŝia arda ruĝo kaj, kiam la junulino plukas la blankan kaj poste ne povas kalkuli rozojn sen tuŝi ilin, li certiĝas, ke Iolanta estas blinda. Trafita per kompato, Vaudemont rakontas al ŝi pri beleco de la mondo, eterna fonto de gajo kaj feliĉo (arieto „Mirinda donaco de la eterna naturo").
La kavaliroj iras tra la ĝardeno, supreniras al teraso.
Vaudemont vidas dormantan Iolantan, li admiras ŝin. Robert
penas per forto forkonduki lin, Iolanta vekiĝas. Ŝi afable
renkontas la kavalirojn, alportas al ili vinon. Robert suspektas,
ke tio estas kaptilo, kaj foriras por venigi taĉmenton.
Vaudemont restas sola kun Iolanta. Li petas ŝin pluki ruĝan rozon
por memoro pri ŝia arda ruĝo kaj, kiam la junulino plukas
la blankan kaj poste ne povas kalkuli rozojn sen tuŝi ilin,
li certiĝas, ke Iolanta estas blinda. Trafita per kompato, Vaudemont
rakontas al ŝi pri beleco de la mondo, eterna fonto de gajo
kaj feliĉo (arieto „Mirinda donaco de la eterna naturo").
 
Aperas la reĝo, Ibn-Hakia, Bertrand kaj Alméric.
Evidentiĝas, ke Iolanta jam scias pri sia blindeco.
La reĝo malesperas, li proponas al la filino komenci kuracadon.
Ŝi respondas, ke ŝi ne povas deziregi tion, pri kio ŝi ne scias,
sed ŝi obeos la patron. Ibn-Hakia mallaŭte diras al la reĝo,
ke tiam ili ne sukcesos. Tamen la reĝo ekhavas ideon, kiamaniere
helpi al Iolanta. Li (ŝajnige) minacas al Vaudemont per mortigo,
se kuracado ne helpos al Iolanta. Iolanta pretas elporti
suferojn por savi la kavaliron, sed la kuracisto diras, ke
ŝi nur deziregu vidi. Iolanta arde kaj pasie kantas sian arion
"Ne, vi nomu turmentojn, suferojn, doloron:
Ho, por savi lin mi povas toleri ĉion“.
Vaudemont falas sur la genuojn:
"Serena anĝelo! kara, Mi adorkliniĝas antaŭ vi!"
Iolanta foriras akompanate de la kuracisto.
La reĝo konfesas al Vaudemont, ke li minacis lin ŝajnige.
Vaudemont informas, ke li estas Gottfried Vaudemont,
grafo de Issodune, Champagne, Clervaŭ kaj Montargy,
kaj li petas la manon de Iolanta. La reĝo respondas,
ke lia filino jam estas fianĉino de alia viro.
Tiutempe revenas Robert kun siaj soldatoj. Vidante la reĝon,
li surgenuiĝas, tiam Vaudemont komprenas, ke li parolis kun
la reĝo. Robert konfesas, ke li amas alian junulinon, kaj
la reĝo liberigas lin de lia edziĝ-promeso.
Nun la reĝo povas edzinigi la filinon kun Vaudemont. Eniras
Bertrand kun la novaĵo, ke Iolanta ekhavas vidadon. En la ĉielo
aperas steloj, Iolanta kantas „Ho, radia firmamento“. Ŝi vidas
homojn, la patron, kavaliron Vaudemont. Ĉiuj gloras lumon,
fonton de la vivo.
 
Aperas la reĝo, Ibn-Hakia, Bertrand kaj Alméric. Evidentiĝas, ke Iolanta jam scias pri sia blindeco. La reĝo malesperas, li proponas al la filino komenci kuracadon. Ŝi respondas, ke ŝi ne povas deziregi tion, pri kio ŝi ne scias, sed ŝi obeos la patron. Ibn-Hakia mallaŭte diras al la reĝo, ke tiam ili ne sukcesos. Tamen la reĝo ekhavas ideon, kiamaniere helpi al Iolanta. Li (ŝajnige) minacas al Vaudemont per mortigo, se kuracado ne helpos al Iolanta. Iolanta pretas elporti suferojn por savi la kavaliron, sed la kuracisto diras, keŝi nur deziregu vidi. Iolanta arde kaj pasie kantas sian arion „Ne, vi nomu turmentojn, suferojn, doloron: Ho, por savi lin mi povas toleri ĉion“. Vaudemont falas sur la genuojn: „Serena anĝelo! kara, Mi adorkliniĝas antaŭ vi!" Iolanta foriras akompanate de la kuracisto. La reĝo konfesas al Vaudemont, ke li minacis lin ŝajnige. Vaudemont informas, ke li estas Gottfried Vaudemont, grafo de Issodune, Champagne, Clervaŭ kaj Montargy, kaj li petas la manon de Iolanta. La reĝo respondas, ke lia filino jam estas fianĉino de alia viro. Tiutempe revenas Robert kun siaj soldatoj. Vidante la reĝon, li surgenuiĝas, tiam Vaudemont komprenas, ke li parolis kun la reĝo. Robert konfesas, ke li amas alian junulinon, kaj la reĝo liberigas lin de lia edziĝ-promeso. Nun la reĝo povas edzinigi la filinon kun Vaudemont. Eniras Bertrand kun la novaĵo, ke Iolanta ekhavas vidadon. En la ĉielo aperas steloj, Iolanta kantas „Ho, radia firmamento“. Ŝi vidas homojn, la patron, kavaliron Vaudemont. Ĉiuj gloras lumon, fonton de la vivo.
 
[[Kategorio:Ruslingvaj operoj]]