Braziljo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Mi aldonis informojn pri la historio de la fondo de Braziljo.
Linio 132:
 
La urbo nomiĝas '''Brazilio''' en [[PIV1970]] kaj la kongresa libro de la UK en 1981, sed '''Braziljo''' en [[PIV2002]] kaj ''Aktoj de la Akademio'', III, 1975-1991 .
 
[[Dosiero:TheSymbolofBrasiliaByXavierDonat.jpg|eta|maldekstra|250px|Katedralo de Braziljo]]
== La longa historio de la fondo de Braziljo ==
Jam en 1761 la ĉefministro de Portugalio, Markizo de Pombal, sugestis transloki la administran centron de la kolonio al la landinterno (tamen du jarojn poste ĝi estis translokita al la marborda Rio de Ĵanejro). En 1813 la fondinto de la unua brazila ĵurnalo skribis plurajn artikolojn pri la avantaĝoj de tiu transloko. Li eĉ iomete precizigis la lokon: proksime al la fontoj de la riveroj kiuj fluas “al nordo, sudo kaj nordokcidento” (kaj fakte tio estas nun la situo de Braziljo). Unu jaron post la deklaracio de sendependeco en 1822 brazila ministro konata kiel “Patriarko de la Sendependeco” menciis “Brasília” (Braziljo) kiel nomon de la posta (kaj nuna) ĉefurbo.
 
En 1889 Brazilo iĝis respubliko (antaŭe ĝi estis imperio). En la konstitucio de 1891 estis projektita la transloko de la ĉefurbo el Rio de Ĵanejro al landinterno, pli ekzakte al la Centra Altebenaĵo, kaj jam estis decidite, ke la nova ĉefurbo okupos areon de 14.400 km2.
 
La sekvan jaron estis nomumita Esplora Komisiono – al kiu apartenis, krom unu astronomo, kiu ĝin estris, i.a. geografiistoj, geologoj, botanikistoj kaj kuracistoj – por malkovri la plej bonan situon por la nova ĉefurbo. Post longa esplorado de la Centra Altebenaĵo la komisiono elektis areon ampleksantan la 14.400 km2 menciitajn en la konstitucio, kaj tie troviĝas nun Braziljo, aŭ pli ekzakte la tiel nomata Federacia Distrikto (al kiu apartenas Braziljo kaj kelkaj satelitaj urboj).
 
Sed la transloko estintus komplika afero, kaj oni kvazaŭ forgesis ĝin. Preskaŭ 30 jarojn poste, en 1922, la tiama prezidento sendis al la posta Federacia Distrikto karavanon de 40 homoj por starigi “fundamentan ŝtonon” en loko, kie hodiaŭ troviĝas la satelita urbo Planaltina.
 
En 1946 nova komisiono konfirmis la bonan kvaliton de la areo elektita por la ĉefurbo, kaj en 1954 alia komisiono limigis definitive la spacon de la Federacia Distrikto, inter la paraleloj de latitudo 15 kaj 16.
 
Du jarojn poste la ĵus elektita prezidento Juscelino Kubitschek sugestis al la Nacia Kongreso la kreadon de publika entrepreno kies celo estis plani kaj konstrui Braziljon. Post akcepto de la Kongreso ĝi estis fakte kreita. Estis farita adjudiko de publikaj laboraĵoj, kaj komisiono elektis la urban projekton de Lúcio Costa kaj la arkitekturan projekton de Oscar Niemeyer.
 
La konstrulaboroj komencis en novembro de 1956 kaj daŭris ĝis 1960, kiam la ĉefurbo estis inaŭgurita la 21-an de aprilo. 
 
(La teksto pri la historio baziĝas sur la artikolo pri Braziljo en la portugallingva Vikipedio: [https://pt.wikipedia.org/wiki/Bras%C3%ADlia].)[[Dosiero:TheSymbolofBrasiliaByXavierDonat.jpg|eta|maldekstra|250px|Katedralo de Braziljo]]
 
== Braziljo en Esperanto ==