Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
[[Dosiero:Rudolf Rocker.jpg|thumb|[[Rudolf Rocker]].]]
[[Dosiero:Durruti-portrait.png|thumb|right|200px|[[Buenaventura Durruti]].]]
{{alidirekto|Liberecano|la speco de klasika liberalismo|libertarianismo}}
'''Anarkiismo''', '''anarkismo''' aŭ '''anarĥiismo''' (de la [[Greka lingvo|greka]] ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj"<ref>[http://www.m-w.com/dictionary/anarchy Anarchy], [[Merriam-Webster]]'s Online dictionary</ref>) estas [[politika filozofio]] kiu inkluzivas teoriojn kaj sintenojn, kiuj malakceptas devigan registaron (nome la [[Ŝtato|ŝtaton]]) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. ''La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko'' (''The Concise Oxford Dictionary of Politics'') difinas anarkiismon kiel "grupon da ismoj kaj sintenoj centrigitaj sur la kredo ke [[registaro]] kaj malutilas kaj nenecesas." Tiu manko (malakcepto de ŝtataj strukturoj), laŭ plej diversaj anarkiismaj skoloj, devas esti kompensataj per elbaza organizado, tio estas ekkontrolo fare de bazaj organismoj, institucioj kaj strukturoj de ĉefe la laborrimedoj ([[produktadrimedoj]] kiel bazo de [[ekonomio]]), sed ankaŭ de [[sansistemo]], eduksistemo, [[transporto]] ktp. Tiudirekte konata moto ŝtata de anarkiistoj estas "Anarkio estas plej alta esprimo de ordo". La sociigo de ekzemple sansistemo aŭ eduksistemo levis polemikon inter la propraj anarkiismaj tendencoj ĉu akcepti aŭ ne [[ŝtatigo]]n de tiuj sistemoj male al permesi [[privatigo]]n: akcepti ŝtatigon supozus ian akcepton de malŝatata ŝtato, sed malakcepti ĝin supozus iel favori privatigon, kiel bazo de [[kapitalismo]], ankaŭ malŝatata de ĉiuj anarkiismaj tendencoj.