Libroeldonado en fruepoka Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
La unua mondmilito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Friedrich Ellersiek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la Esperanto-fako de fama germana librejo [[Ferdinand Hirt und Sohn]]. La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj verkoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germanajn, aldonante al la Esperanto-libroeldonado la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ [[Heroldo de Esperanto]] fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la Esperanto-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj seriozaj libroj, kies ekstero kaj enhavo alligas al la Esperanto-movado multe da libroŝatantoj. La Esperanto-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.
 
La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu Esperanto-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj. Tial okazas, ke la Esperanto-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio Esperanto-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu Esperanto-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la Esperanto-fakoj ĉe la [[Verlag Steyrermühl]] en [[Vieno]] kaj [[Rudolf Mosse]] en [[Berlino]]. La unua komencis per eldono de malgrandaj Esperanto-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis Esperanto-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la Esperanto-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de Esperanto-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la unua jaro la minimume necesan nombonnombron de 1000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara Esperanto-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akomanateakompanate de nesufiĉe eltenema kapitalo, bankrotigis la entreprenon.
 
La krizo de la mond-ekonomio en 1933/1934 kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la Esperantistaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la Esperantistaron, ke la evoluo kaj grandeco de la Esperanto-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke Esperantistoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en Esperanto mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas Esperanto-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de Esperanto-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti Esperanto-literaturon kaj per la maniero, kiun Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) faris en la postmilitaj jaroj.