Karl Berg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
[[File:COA archbishop AT Berg Karl.png|thumb|Blazono de Berg]] '''Karl BERG''' (naskiĝinta la {{daton|27|12|1908}} en Radstadt/[[Pongau]], mortinta la {{daton|1|9|1997}} en Mattsee/[[Flachgau]]) estis [[aŭstrio|aŭstra]] teologo kaj [[Princĉefepiskoplando Salcburgo|ĉefepiskopo de Salcburgo]].
==Vivo==
Pasiginte la abiturientan ekzamenon ĉe [[Kollegium Borromaeum Salzburg]] li studis en [[Romo]] ĉe Collegium Germanicum, kune kun la posta kardinalo [[Vieno|viena]] Franz König. Berg frekventis la [[Pontifika Gregoria Universitato|Pontifikan Gregorian Universitaton]] kie li doktoriĝis teologie kaj filozofie. En 1933 li ordinitis katolika sacerdoto. Reveninte li animzorgistadis ĉe la Blazio-kirko kaj la Erhardo-kirko en Salcburgo kaj en la tirola paroĥujo Angath ([[Distrikto Kufstein]]), poste li iĝis (en 1937) vicestro de la porpastra seminario, en 1945 estro. En 1949 li ekmembriĝis al la [[Katedralo de Salcburgo|katedrala kapitulo de Salcburgo]]. En 1961 Berg iĝis ordinariata kanceliero, en 1972 generalvikaro. Post la tuja morto de lia episkopa moŝto [[Eduard Macheiner]] Berg elektits en la 26-a de decembro 1972 ĉefepiskopo. En septembro 1985 li estiĝis estro de la [[aŭstrio|aŭstria]] episkoparo. En junio 1988 li akceptis en Salcburgo lian papan moŝton [[Johano-Paŭlo la 2-a]].
 
==Graveco==
Berg nombriĝis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj inter la plej konataj kaj ŝatataj personoj ekleziaj de Aŭstrio. Li furoris ankaŭ per komentoj pri sociaj temoj, ekz. koncerne la politikan kulturon en Aŭstrio aŭ la nurkonsideron de antikoncipaj demandoj sur la kampo de geedzeca moralo. Li ankaŭ postulis plurfoje ne forgesi la regeedziĝintojn koncerne la ricevorajto de sakramentoj. En 1988 li kritikis publike la [[bavario|bavaran]] ministroprezidanto [[Franz Josef Strauß]] pro ties apogo de la atomaĵrecikligejo en [[Wackersdorf]]. En 1984 li ricevis la Grandan krucon honoran de [[Salcburgio]]. En 1987 li malpermesis kune kun la rektoro de la Kolegia kirko ke la surscenigoj de [[George Tabori]] de la libro ''Buch mit sieben Siegeln'' (Franz Schmidt) daŭrigu. Laŭ ili temus pri ntetolerebla malrespekto de religia digneco. En 1989 li iĝis honore doktoro pri teologio ĉe la Universitato de Salcburgo.