Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj''' aŭ ''' Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj''' ([[nederlanda lingvo|ned:]] ''Verenigd Koninkrijk der Nederlanden'', [[franca lingvo|fr:]] ''Royaume uni des Pays-Bas'', [[luksemburga lingvo|luksemburge:]] ''Vereenegt Kinnekräich vun den Nidderlanden'') ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839).
== Historio ==
La nomo<ref name="Unuiĝinta" /> estis elektita, por signifi novan, unuiĝintan [[eŭropo|eŭropan]] ŝtaton, kiu estis fondata dum la [[Viena Kongreso]] de 1815. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa [[Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj]] (1795–1806: [[Batava Respubliko]], 1806–1810: [[Reĝlando Holando]]) en la nordo.
 
Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de [[Francujo]] kaj okcidente de [[Prusujo]], kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la [[Belga Revolucio]] en 1830 por fondi la ŝtaton [[Belgujo]]. La nordo akceptis tamen nur en 1839 la sendependecon. Post tio la nordaj ŝtatoj jam nur nomiĝis [[Reĝlando de la Nederlandoj]].
 
[[Luksemburgio]] ekzistis ekde 1815 kiel memstara grandduklando kaj estis per tio ne ero de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj. Ĝi estis tamen regata de 1815 ĝis 1890 fare de la nederlanda reĝo, kiu en [[persona unio]] estis ankaŭ grandduko de suverena Luksemburgio. Per tio li estis ankaŭ princo de la [[Germana Ligo]], same kiel la tiama brita reĝo por la ligoŝtato Hanovrio (ĝis 1837).
 
La persona unio inter Nederlando kaj Luksemburgio estingiĝis en 1890: Post la morto de [[Vilhelmo la 3a (Nederlando)|Reĝo Vilhelmo la 3a]] lin sekvis Vilhelmina sub la reganteco de sia patrino sur la nederlandan tronon. En Luksemburgio tamen pro la tie valida [[salfranka leĝo]] je apliko de la heredoreguloj de la [[Nassau (dinastio)|dinastio Nassau]] la eksa duko de Nassau [[Adolfo (Luksemburgo)|Adolfo la 1a]] farigis nova grandduko.
 
Ekde 1839 ankaŭ la la nederlanda provinco [[Limburgo (Nederlando)|Limburgo]] apartenis al la [[Germana Ligo]] kaj estis ligita per [[persona unio]] kun Luksemburgio.
== Provincoj ==
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Historio de Nederlando]]