Bad Wilsnack: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
=== La sangomiraklo ===
 
Je la 16a de Aŭgusto de la jaro 1383 la kavaliro Henriko de Bülow bruligis dek unu vilaĝoj, kiuj apartenis al la episkopo de [[Havelberg]], inter ili ankaŭ la vilaĝon Wilsnack. La paroĥestro Johano Calbutz, kiu ne ĉeestis dum la incendio, reveninte, trovis la vilaĝon kaj la preĝejon forbrulita. Dum la formeto de la rubo, oni je la tria tago trovis la tute karbiĝintan altaron, kaj la pastro supozis, ke ankaŭ la tri konsekritaj hostioj en la tabernaklo estas forbrulitaj. La loĝantaro de Wilsnack estis loĝigita en la najbara loko Granda Lüben. En la nokto al la sekva dimanĉo al la paroĥestro estis en trifoja vizio ordonite, celebri la meson la sekvan dimanĉon, la [[24an de Aŭgustoaŭgusto]], en Wilsnack. La paroĥestro do iris la sekvan matenon de Granda Lüben al Wilsnack. Tie li trovis la altaron jam pretigita kaj la tri hostiojn nedetruitaj, nur rande iomete bruniĝintaj, kuŝantaj sur la korporalo. En la mezo de ili montriĝis kvazaŭ gutoj de sango. En la antaŭa nokto forte pluvis, tamen la hostioj kaj la korporalo restis sekaj. Post la meso la pastro portis la tri hostiojn al Granda Lüben, kie ili estis konservataj en la preĝejo.
 
Ok tagojn pli poste oni vidis en la nokto kvin kandelojn brulantajn antaŭ la sakramento, el kiuj sekvatage dum la celebrado de la sankta meso du estingiĝis de si mem, dum la aliaj tri daŭre brulis sen malgrandiĝi, ĝis kiam dubema kamparano estingis ilin. Post tio oni ne plu sukcesis ekbruligi ilin.