Kongreso de Tukumano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
La 31an de julio de 1818, la Kongreso ekdiskutis projekton de konstitucio. Temis pri dokumento kiu kolektis disponojn de 1815 kaj ĝenerale multaj normoj estas el la [[hispana konstitucio de 1812]]. Ĉirkaŭ tiu epoko, estis sendita al [[Eŭropo]] la pastro Valentín Gómez, deputito de la kongreso, cele akiri eŭropan princon por la trono de la Unuiĝintaj Provincoj kaj aliancojn kun [[Francio]] kaj [[Granda Britio]]. Li malsukcesis, sed ankoraŭ novembre de 1819 — multajn monatojn post la aprobo de la Konstitucio — oni aprobis projekton de kronigo de la infanto Karlo Ludoviko de Burbono, princo de Luko, kiel reĝo de la Unuiĝintaj Provincoj.
 
La definitiva teksto de la [[Argentina Konstitucio de 1819]] estis oficiale aprobita la [[22an de aprilo]] de [[1819]]. Temis pri aristokrateca kaj unueciga konstitucio,<ref>Oni planis, ke la Plenuma Povo elektos la guberniestron de ĉiu provinco el triopo, prezentita de la municipo de la provinca ĉefurbo. Toi ne estis federalismo, ĉar la Plenuma Povo findecidis, povis trovi malplej malbonan kandidaton kaj rajtos malakcepti la triopon. Ravignani, Emilio, ''Historia constitucional de la República Argentina'', Bs. As., 1926.</ref> kaj oni ne precizigis ĉu temas pri respubliko aŭ monarkio.
 
Praktike la konstitucio neniam aplikiĝis: la Direktorato plumoviĝis laŭ statutoj antaŭaj kaj la federalaj provincoj absolute malakceptis ĝin. Ekde junio de 1819 ekis revolucioj kaj la reĝimo apenaŭ estris super grava parto de la lando.