Gazni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
'''Gazni''' ([[perse]] kaj [[paŝtoe]] غزنى, latinliterigo laŭ [[Deutsche Morgenländische Gesellschaft|DMG]] Ġaznī; historie ankaŭ konata kiel غزنین / Ġaznīn kaj غزنه / Ġazna) estas urbo en la centra oriento de [[Afganio]]. La urbo estas la administra centro de la samnoma [[provincoj de Afganio|provinco]] [[provinco Gazni|Gazni]]. Laŭ takso en la jaro [[2006]] la urbo Gazni havis proksimume 48 700 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en [[1979]] temis nur pri 30 425).
 
Gazni situas proksimume 130 kilometrojn sudokcidente de la urbo [[Kabulo]], sur ebenaĵo 2 219 metrojn super la [[marnivelo]]. Ĝi fondiĝis iam en la [[antikva epoko]], laŭ legendo ĉirkaŭ la jaro [[15-a jarcento a.K.|1500]] antaŭ nia erao, kaj estis konkerita fare de la armeo de la persa reĝo [[Kiro la 2-a (Persio)|Kiro la 2-a]], ekde tiam estante parto de la [[Persa Imperio]]. Ĝis la 7-a jarcento, la urbo estis verva centro de [[budhismo]], sed tiam armeo de [[araboj]] konkeris la regionon kaj perglave konvertigis la loĝantojn al [[islamo]], kvankam multjamultaj lokuloj longe rezistis al la islamigo. Fine de la unua jarmilo, la urbo iĝis la vigla centro de la [[Gaznavida Imperio]], kiu ekzistis inter la jaroj 963 kaj 1187, kaj inkluzivis grandajn partojn de norda Barato, Persio kaj Centra Azio. Ĉefa reganto de tiu epoko estis [[Mahmud de Gazni]].
 
==Famuloj==