Selĝukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
Fortaj militistoj, ili konkeris [[Ĥorasano]]n, orienta regiono de Irano regita de la dinastio de la gaznavioj, ekde kie ili militis kontraŭ aliaj regionoj. En [[1038]], la nepo de Siljuk, Toğrül aŭ Tugril, proklamiĝis [[sultano]] de [[Nejŝaburo]] kaj en [[1055]] konkeris [[Bagdado]]n, liberigante la [[Abasida kalifujo|abasidan kalifon]] for de la premo de la [[Ŝijaismo|ŝijaisma]] dinastio de la Buŭajhiaj aŭ Bujiiaj, kiun li anstataŭis kiel vera reganto. Toğrül ricevis la titolojn de [[sultano]] kaj de [[reĝo]] de Oriento kaj Okcidento.
 
Toğrül estis sukcedita de sia [[nepo]] [[Alp Arslan]] ([[1063]]-[[1072]]), vera fondinto de la [[Selĝuka Imperio]], kun ĉefurbo en Rajj (aktuala [[Tehrano]]). Alp Arslan konkeris [[Alepo]]n (1070) kaj [[Armenio]]n, kaj venkis la trupojn de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Romano la 4-a Diogeno]] en la [[Mantzikerto|batalo de Mantzikerto]] ([[1071]]), kiu komencigis la turkan povon en [[Anatolio]] (kio iĝis poste en la [[Otomana Imperio]] kaj en [[Turkio]]). La guberniestroj de la konkeritaj el Bizanco regionoj iĝis de tiam aparta branĉo de la dinastio, nomita Rumaj Selĝukoj, kaj ties teritorio nomiĝos [[Sultanato de Rumo]] (''[[Rum]]'' —"romana", en [[araba]]— estis la nomo per kio la islamanoj nomis ĝenerale la bizancanojn kaj ties teritorion).
 
La hegemonio de la imperio produktiĝis dum la reĝado de lia filo kaj sukcedanto [[Malik Ŝah]] (1072 -[[1092]]), danke parte al la povo de la irana [[veziro]] Nizam al-Mulk, vera politika kaj militista genio de la epoko de Malik Shah. La Selĝukoj iraniiĝis ekde la komencaj momentoj de ties imperio, adoptante la [[Persa lingvo|farsi]] kiel oficiala lingvo, kaj pro tio multaj estroj estis persoj. Malik Ŝah regis super Transoksianio, Kermán, [[Jerusalemo]], [[Damasko]] kaj Anatolio. La sultanoj disponis je povega armeo kaj ordigita civila administrado (prezidita de la [[divano]]) kaj je granda nombro de indiĝenaj funkciuloj aŭ [[mamelukoj]]. Per la lernejoj (madrasa) garantiis la renovigon de la [[sunaismo]]. La konsidero de la turka [[ŝtato]] kiel familia heredaĵo permesis la sultanon disdoni provincojn, provokante la disiĝon de la [[Imperio]] en multaj malgrandaj sultanlandoj kiel tiuj de [[Kermano]] (1041-1186), [[Irako]] (1118-1194), [[Sirio]] (1078-1117), kiuj malfortiĝis rapide. Post la morto de la sultano eksplodis civila milito kiu finis la imperion. Jurasano estis la unua regiono kiu liberigis sin el la turka povo post insurekcio, dum la ''[[atabego]]j'' aŭ lokaj guberniestroj konvertiĝis en fakte reĝoj de Irano, Irako, [[Sirio]] kaj la regiono de [[Yazira]]. En Sirio kaj la zono de [[Kirmano]] (Irano) eliris kelkaj portempaj regnoj kiuj fruntis la mortonta selĝuka ŝtato. La lasta sultano de la dinastio estis [[Toğrül la 2-a]] ([[1176]]-[[1194]]), kiu mortiĝis dummilite kontraŭ la sendependaj estroj de la regiono de Juarizmo.