Ingelmunster: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 55:
[[Vilhelmo la 1-a (Nederlando)|Reĝo Willem de Nederlando]] havigis al ili foiron en 1825, tial ili ne plu devis iri alien. Pro tio kontentis precipe oranĝistoj. Tamen patroj ankoraŭ devis portadi sian grenon, sekalon aŭ tritikon al muelilo.
 
En [[1830]] dise en la komunumo staris deko da mueliloj. De sur ''Hoge Doorn'', kie troviĝis la plej bela, oni povis vidi ilin rotacii, certe vintre kiam forestas la foliaro de la arboj. Verŝajne estis idilia bildo, nun ne plu imagebla.
 
La revolucio de 1830 atingis Ingelmunster kiam je la [[11a de novembro]] de tiu jaro voĉdoniĝos por nova komunuma konsilantaro. Inter la 5855 loĝantoj troviĝis 114 bonhavuloj havantaj voĉdonrajton. La oranĝistoj malvenkis kaj kamparano Jacobus Coussens iĝis la nova urbestro per 66 voĉoj. La katolikoj, sed tiaj estis ĉiuj tiutempe, ekprofiliĝis kiel partio kaj ne plu cedis la regadon eĉ ne ĝis nun.
 
La malbonaj jaroj 1845-1850 enigis la homojn en profundan malriĉon. La alveno de mekanikigo kaj la konkurenco de la franca teksindustrio alportis mizeron kaj malsategon al niaj hejmteksistoj, ŝpinistoj kaj kudristinoj. Kiam ankaŭ la grena kaj terpoma rikoltoj malsukcesis, ĉio nigriĝis. Homoj mortis pro mizero, pro ĥolero kaj tifo. La loĝantaro malpliiĝis de 6084 ĝis 5373. Nur tridek jarojn poste, en 1875, la nombro da loĝantoj denove atingis la saman nivelon.