Ŝablono-Diskuto:Informkesto usona ŝtato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Krome oni povas eĉ ebligi postan individuan ŝanĝon de la teksto uzante <nowiki>{{subst:ŜABLONONOMO}}</nowiki>. Tiukaze la ŝablono estas nur aplikata en la momento de la kreo, posta redaktanto trovas "normalan" fontotekston.
 
== Evoluo ĝis 2016 ==
<hr>
 
La ŝablono signife pluevoluiĝis post la supra diskuto de 2005, sed oni ne komentis la pluan evoluon ĉi tie. Mi kritikas du aspektojn: Unue la ŝablono de multaj jaroj kaŭzas grandan kvanton de ruĝaj ligiloj en la 50 artikoloj pri la unuopaj usonaj subŝtatoj, ĉar ĝi postulas 50 artikolojn pri blazonoj, 50 listojn de la lokaj subŝtatestroj, artikolojn pri ĉiu momente aktuala usona censo, listojn pri la unuopaj ŝtatoj laŭ nombro de loĝantoj, loĝdenso, areo, aliĝo al Usono kaj horzono, el kiuj la unuaj du devus kontinue esti aktualigataj. Ekde jardeko tamen ne kreiĝis ĉiuj tiuj postulataj artikoloj kaj listoj, "nur" 50 plejparte ĝermaj artikoloj pri subŝtataj flagoj (dankon al AndyHM), kaj kreiĝis listoj pri usonaj ĉefurboj kaj plej grandaj urboj de Usono - do tiuj ligiloj intertempe bluiĝis. Ne antaŭvideblas ke nun subite iu faros tiujn artikolojn kaj listojn, kiujn ĝis nun dum dek jaroj neniu faris, kaj sencas elmeti la ruĝajn ligilojn kaj reenmeti ilin nur tiam kiam estos la listoj. Kiu diras ke apartaj listoj ekzemple de la 50 subŝtatoj de Usono ĉiujare nove ordigitaj laŭ nombro de loĝantoj nepras en la Esperantlingva Vikipedio? La manko je intereso krei (kaj poste ĉiujare aktualigi) ilin respondas ke ŝajne neniu ajn opinias la kreon tiom grava ke investiĝus propra tempo: Do - post tiom da atendado sencas elmeti la ruĝajn ligilojn. Due: En aŭgusto de tiu ĉi jaro oni ŝanĝis plurajn parametrojn tiel ke ne plu la skribaĵo en la informkesto montriĝas, sed iuj centraj informoj el vikidatumaro. Tio tre sencas koncerne la nomojn de aktualaj subŝtatestroj, kiuj same literumiĝas en Esperanto kiel en la angla, kaj facile ilia permana aktualigo en la koncerna esperantlingva artikolo povus esti pli malrapida ol la vikidatuma informo, sed pri ekzemple la horzono - kiu tre malprobable ŝanĝiĝos - la vikidatuma informo povas esti malpreciza, kaj povas en la esperantlingva kampo de la koncerna vikidatuma informilo esti ŝanĝata sen ke oni tuj rimarkas tion en la e-lingva vikipedio. Ekzemple pri [[Alasko]] la ĝusta informo estus tiu notita en la informkesto, do "[[UTC-09:00]]/somere [[UTC-08:00]], okcidente de 169° 30' Aleuta-Havaja Horzono: [[UTC-10:00]]/somere [[UTC-09:00]]", sed laŭ vikidatumoj nun nur enpreniĝas telegramstile "UTC-09:00". Pravas la informkesto, sed preniĝas la ekstere de iu ajn neesperantisto tre facile ŝanĝebla kaj ĉi tie ne ĝusta vikidatuma informo. Do: anstataŭigo de informkesta informo per iu vikidatuma aŭtomatismo sencas en rapide ŝanĝiĝantaj kaj sentekste vortumeblaj informoj, sed ne ĉiam kaj ĉiel.
 
Reiri al la paĝo "Informkesto usona ŝtato".