Insuloj Falklandoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 62:
 
[[Dosiero:Port St Louis in Isles Malouines.jpg|eta|Haveno Sankta Ludoviko (Dom Pernety, 1769).]]
La ekspedicio alvenis fine de Januaro 1764 al la plej ŝirma parto de profunda golfeto kiun ili nomigis kiel Franca Golfeto kaj esti poste renomata Berkeley Sound. Ili alteriĝis ĉe Haveno Ludoviko (Port Louis) nome laŭ [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]]. Post konstruo de fortikaĵo koj setlejo oni celebris formalan ceremonion de ekposedon de la insularo la [[5an de aprilo]] [[1764]], post kio Bougainville kaj Pernety revenis en Francion lasinte en la insularo 28 setlantojn. Ludoviko la 15-a formale ratifis la ekposedon la 12an de septembro 1764.<ref name="ReferenceA"/> Bougainville revenis al la insuloj en Januaro de 1765 kun pliaj 53 setlantoj. Post mallonga restado ĉe Port Louis, Bougainville navigis al la [[Magelana Markolo]], por akiri [[ligno]]n por la kolonio. Li revenis en Marto kaj post unu monato, li denove navigis al Francio, lasinte setlintan kolonion de 79 setlantoj. La tria vizito de la [[ŝipo]] de Bougainville nome ''L'Aigle'' komence de 1766 alportis pliajn homojn kaj varojn, alportante al la kolonio ĉirkau 130 homojn, sed Bougainville mem ne akompanis la ŝipon, ĉar li ricevis ordonon de la reĝo Ludoviko la 15-a veturi al Madrido por negoci la transmeton de la kolonio al Hispanio.<ref name="falklands.info"/>
 
Ĝis la 1760-aj jaroj [[Hispanio]] neniam estis montrinta intereson pri la Malvinoj kiuj ĝis tiam ankoraŭ eĉ ne havis hispanlingvan nomon, sed ili ja estis malpermesinta la Britojn formi kolonion tie en 1749. La Franca setlejo, tamen, estis vidita kiel strategia minaco kontruax la hispanaj interesoj en Sudameriko. La hispana registaro plendis, ke la insuloj estis laŭrajte hispanaj kaj en 1767 devigis al redonon de la franca setlejo al Hispanio. Eĉ se la franca kolonio estis de ne pli ol 150 homoj, pro financaj tialoj (Bougainville estis paginte la ekspediciojn) kaj diplomataj tialoj (Hispanio timis, ke la Falklandoj iĝus malantaŭa militbazo atakonta ties peruan [[oro]]n), Bougainville ricevis ordonon de la franca registaro malmunti sian kolonion kaj vendi ĝin al Hispanio. Bougainville ricevis 200,000 frankojn en Parizo kaj pliajn 500,000 franckojn en Bonaero. Francio insistis, ke Hispanio plutenu la kolonion de Port Louis kaj tiele eviti, ke Britio postulu la insulan posedon kaj Hispanio konsentis.<ref name="ReferenceA"/> La 31an de Januaro de 1767 ĉe [[Río de la Plata]], Bougainville renkontis kun Felipe Ruiz Puente, estro de la fregatoj La Esmeralda kaj La Liebre (smeraldo kaj leporo) kaj futura guberniestro de la Malvinoj, por ekposedi la insulojn, kaj translokigi la francan populacion.