Teatro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 108:
La [[96-a Universala Kongreso de Esperanto]] okazis ekde la [[23-a de julio|23-a]] ĝis la [[30-a de julio]] [[2011]] en [[Kopenhago]], la ĉefurbo de [[Danio]]. Grava okazintaĵo estis la prezentado de la teatraĵo ''Dek tagoj de [[kapitano Postnikov]]'' laŭ romano de [[Mikaelo Bronŝtejn]] fare de la asocio de dramaj artistoj de Serbio ''Savez Dramskih Umetnika Srbije'' kun [[Saŝa Pilipoviĉ]] en la rolo de [[Aleksandar Postnikov]], kun profesia aligo de modernaj teknikaj rimedoj (projekciado, lumbildoj ktp.). En la [[98-a Universala Kongreso de Esperanto]] okazinta en [[Rejkjaviko]] ([[Islando]]) la 23-an de julio 2013 la grupo teatro DOMA el [[Svitavy]] ([[Ĉeĥio]]) prezentis la verkon ''RUR'' de [[Karel Ĉapek]].
 
Ankaŭ en [[SAT-kongreso]]j oni prezentis foje gravajn teatraĵojn kiel dum la [[77-a SAT-Kongreso 2004]] okazinta en [[Bratislavo]] inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto; tiuokaze oni prezentis la verkojn ''Kesto da venenaj serpentoj'', ludita de la teatra grupo de ESO Bratislavo, kaj ''La rifuĝinto'' de Trevor Holton, ludita de SAT-anoj el [[Aŭstralio]]. Dum la [[79-a SAT-Kongreso 2006]] okazinta en [[Beogrado]] inter la 19a kaj la [[26a de aŭgusto]] aktoris ĉefe [[Jerzy Fornal]] kiu ludis ''Brando'' kaj ''Trompo'', de Emilija Lapenna, kaj ''Arlekeno'', de Janusz Korĉak. Dum la [[83-a SAT-Kongreso 2010]] okazinta en [[Braŝovo]], [[Rumanio]], inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto, oni prezentis ''La kalva kantistino'', de [[Eŭgeno Ionesko]], laŭ traduko de Georges Lagrange. Dum la [[85-a SAT-Kongreso 2012]] okazinta en [[Jalto]], tiam [[Ukrainio]], inter la 11-a kaj la 18-a de aŭgusto, oni prezentis diversajn mallongajn teatraĵojn de [[Anton Ĉeĥov]] fare de la loka teatra Esperanto grupo en la korto de la muzeo-domo de Ĉeĥov reĝisorite de [[Jefim Zajdman]]. Dum la [[87-a SAT-Kongreso 2014]] okazinta inter la 9-a de aŭgusto kaj 16-a de aŭgusto en [[Dinano]], [[Francio]], oni prezentis du teatraĵojn, nome la bretona legendo "La fabo" fare de Laurent Peuch kaj la vigla adaptaĵo de la vodvila teatroverko "Karakalo" de Dumanoir kaj Clairville zorge de la grupo "Kvak kaj Duono".
 
==Vidu ankaŭ==