Enhavo forigita Enhavo aldonita
Elkágyé (diskuto | kontribuoj)
Linio 58:
==Saluton==
Saluton. Mi korektis kelkajn tajperarojn, kaj aldonis bildojn en la komenco kaj bibliografion fine en [[Tekstilindustrio]], artikolo pri kio mi ege gratulas al vi. Ekzemple ĉar ĝi mankis delonge. Ĉar mi ŝangetis iom, se vi volas vidi ŝanĝojn kaj eĉ komenti ilin vi povas aliri al paĝo Vidi historion.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:36, 12 nov. 2016 (UTC)
 
:Saluton. Vi estas fakulo en la afero kaj mi ne. Mi aldonis la alian eblon, ĉar ankaŭ mi scias ke tekstilo aŭ tekstila ne aperas en vortaro simple ĉar tiu vorto ne ekzistas en Esperanton oficiale, kvankam multaj uzas ĝin. Pri la faka diferenco vi povas klare scii sed certe tekstilo estas tekst-ilo ekzemple laŭ PIV. Tiele por korekti ĉiujn artikolojn kie ili ambaŭ aperas oni devus klarigi en ĉiuj ekzemple en tiu ĉi per noto la kuraĝon uzi tiun neologismon, ekzemple necesan el faka vidpunkto. Krome oni devas diri ''korekti artikolon'', sed ne ''tiu vorto, esprimo aŭ frazo estas korekta'' sed ''ĝusta''.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 21:47, 12 nov. 2016 (UTC)
:''Kopio de la mesaĝo skribita sur la diskutpaĝo de Kani:''
 
:Kara Kani, unue mi dankas al vi ke vi ne bedaŭris la penon tralegi, plibonigi kaj kun bildoj kompletigi la artikolon [[Tekstilindustrio]]. Tamen, en unu objekto mi devas kontraŭi vian aldonon.
 
:La unua frazo diras origine: "La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj ..." kiun vi kompletigis ĉi tiel: "La tekstilindustrio <u>aŭ teksindustrio</u> estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj..." Ĉi tiu kompletigo ne estas korekta. Kiel mi skribas, ''teksado'' estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu "konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas unu la alian". Ĉi tiu estas ekz. angle ''weaving'', germane ''Weben'', hispane ''tejedura''. La vorto ''teksindustrio'' estas <u>nur unu parto</u> de la ''tekstilindustrio'', ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. La vorto ''tekstilindustrio'' kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. - Mi scias, ke la ĝeneralaj vortaroj ne enhavas la vorton ''tekstil-'', konas nur la vorton ''teks-'', ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio (angle: textile industry, germane: Textilindustrie, hispane: industria textil).
 
:Mi scias, ke en la esperanto Vikipedio troviĝas ekz. la artikolo [[Teksaĵo]]. Ĉi tiu titolo ne estas korekta ĉar la enhavo kovras la nocion de la tekstilaĵojn. Mi intencias konforme korekti ĉi tiun artikolon kaj korekti ankaū la aliajn kie la vorto ''teks-'' signifas korekte ''tekstil-''.
 
: Tie, mi forstrekis la tekston "aŭ teksindustrio" el la unua frazo. Mi petas vin ne koleretigu al mi.
 
:Saluton, --[[Uzanto:Elkágyé|Elkágyé]] ([[Uzanto-Diskuto:Elkágyé|diskuto]]) 20:57, 12 nov. 2016 (UTC)ű
 
:Saluton. Vi estas fakulo en la afero kaj mi ne. Mi aldonis la alian eblon, ĉar ankaŭ mi scias ke tekstilo aŭ tekstila ne aperas en vortaro simple ĉar tiu vorto ne ekzistas en Esperanton oficiale, kvankam multaj uzas ĝin. Pri la faka diferenco vi povas klare scii sed certe tekstilo estas tekst-ilo ekzemple laŭ PIV. Tiele por korekti ĉiujn artikolojn kie ili ambaŭ aperas oni devus klarigi en ĉiuj ekzemple en tiu ĉi per noto la kuraĝon uzi tiun neologismon, ekzemple necesan el faka vidpunkto. Krome oni devas diri ''korekti artikolon'', sed ne ''tiu vorto, esprimo aŭ frazo estas korekta'' sed ''ĝusta''.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 21:47, 12 nov. 2016 (UTC)
 
:''Kopio de la mesaĝo skribita sur la diskutpaĝo de Kani:''
 
:Kara Kani, dankon por via komento kaj por via baloto pro la Elstara artikolo. - Permesu min alvoki vian atenton ke mia alia artikolo [[Trikmaŝino]] estas ankaŭ proponita kiel Elstara artikolo. Mi dankus al vi se vi balotus ankaŭ tie. --[[Uzanto:Elkágyé|Elkágyé]] ([[Uzanto-Diskuto:Elkágyé|diskuto]]) 07:09, 13 nov. 2016 (UTC)