Jean Racine: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Jean racine.jpg|thumb|righteta|200px|Jean Racine]]
'''Jean RACINE''' (naskiĝis en [[1639]], mortis la [[21-a de aprilo|21-an de aprilo]], [[1699]]) estis tragedia [[Francio|franca]] poeto kaj dramverkisto de la 17a jarcento, samtempulo de [[Ludoviko la 14-a]] kaj de [[Molière]].
 
Orfo li estas akceptata de religiulinoj de [[Port-Royal]], kie li ricevas [[Jansenismo|jansenistan]] edukon. Li unue provis agordigi siajn literturojn ambiciojn kun religia vojo. Poste li dediĉis sin al teatro. Li prezentas [[La Tebaido]] (''la Thébaïde'', 1664), poste [[Aleksandro la Granda de Jean Racine|Aleksandro la Granda]] (''Alexandre le Grand'', 1665), sed sian famon li ŝuldas al la granda sukceso de [[Andromaka de Jean Racine|Andromaka]] (''Andromaque'', [[1667]]). Li poste prezentas [[Britannicus]] (1669), [[Berenica (Racine)|Berenica]] (''Bérénice'', 1670), [[Bajazet]] (1672), [[Mitridato]] (''Mithridate'', 1673), [[Ifigenia en Aulido]] (''Iphigénie en Aulide'', 1674), [[Fedro|Fedra]] (''Phèdre'', 1677). Nomumita historiografo de la reĝo, reakordiĝinta kun la [[Jansenismo|Jansenistoj]], li tiam rezignas pri teatro. Sed laŭ peto de [[Mme de Maintenon]], li plu verkas por la lernantoj de [[Saint-Cyr]] la bibliajn tragediojn [[Ester]] (''Esther'', 1689) kaj [[Atalia]] (''Athalie'', 1691). La teatro de Racine montras la pasion kiel fata forto kiu detruas kiun ĝi posedas. Realigante la idealon de la klasika tragedio li prezentas agadon simplan klaran kies cirkonstancoj fontas de la pasio mem de la personoj. Racine ankaŭ verkis unu komedion [[La pledistoj]] (''Les Plaideurs'', 1668), sprita kritiko de la juristaj moroj.