Vidkapablo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 9:
Dum la [[antikva epoko]] ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de [[Eŭklido]] (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percepto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj «vidaj radioj», kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. [[Aristotelo]] kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de [[Empedoklo]] (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo («similaĵo perceptatas helpe de similaĵo»). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.
 
[[Alhazen]] (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la [[lenso]] en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri «vidaj radioj». Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo. Vidu prie la verkon de Alhazen nome [[Libro de Optiko]].
 
[[Leonardo da Vinci]] (1452–1519) malkaŝis multe pri la vidado, skribante: ''«La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute alie.»'' Al la kompreno pri la ekzisto de la ''fovea'' (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.