Maria Kristina de Burbono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
 
== Regenteco ==
Fernando la 7-a mortis en 1833. La reĝo estis nomuminta ĝin en sia testamento Guberniestrino de la Regno, posteno kie ŝi estos konfirmita de la konstitucia parlamento en 1836. La [[28-a de decembro]] la saman jaron kiam ŝi vidviniĝis, ŝi edziniĝis per [[morganata geedzeco]] sekrete kun serĝento Agustín Fernando Muñoz y Sánchez.<ref> Peña González, José, Historia política del constitucionalismo español, 2006, Dykinson, isbn=978-84-9772-906-2, Madrido http://books.google.es/books?id=7tDd60l9sWsC Alirita la 2an de januaro de 2012, paĝo 124, noto 304.</ref> Tiu rilato ne estis bone akceptita de la tiama socio.<ref>Errazkin, Iñaki, Hasta la coronilla: autopsia de los Borbones, 2009, Txalaparta, isbn=978-84-8136-539-9, paĝoj 80 kaj ss. Tafalla, url=http://books.google.es/books?id=CMkbIc7rd8QC&pg=PA80&dq=%22guardia+de+corps+Agust%C3%ADn+Fernando+Muñoz%22&hl=es&sa=X&ei=GvwaT6aBJcqChQesgtyrCA&ved=0CDsQ6AEwAA Alirita la 2an de januaro de 2012</ref> La ĵusa pastro Marcos Aniano González, amiko de la edzo, celebris la geedziĝon kaj restis ligita al la familio dum preskaŭ tri jarkvinoj kiel unika konfesinto de Maria Kristina.<ref>Burdiel, Isabel, Isabel II: una biografía (1830-1904), 2011, Taurus, isbn=978-84-306-0795-2, paĝoj 37-38, Madrido, oclc=712159968, serio Memorias y biografías.</ref> Ŝia filino kaj heredontino [[Isabel la 2-a (Hispanio)|Isabel la 2-a]] estis nur 3-jaraĝa kaj pro tio ŝi agadis kiel regentino de la regno dum la venontaj sep jaroj, ĝis [[1840]]. Dum tiu tempo ŝi faris necesajn sociajn kontribuojn, kia helpo al [[Onubo|onuba]] marbordo en [[1834]] post epidemio de [[ĥolero]]. Danke la municipo de la tiam nomita ''Real Isla de la Higuerita'' petis kaj atingis la ŝanĝon de nomo al ''[[Isla Cristina]]'', kies aktuala nomo estis ricevita la [[12-an de aprilo]] [[1834]] post populara peto honore de la regentino Maria Kristina de Burbono, pro ŝiaj favoroj al la insulo dum tiu epidemio de [[ĥolero]] de [[1833]]-[[1834|34]] kiu suferigis grandajn etendojn de Andaluzio kaj [[Ekstremaduro]].<ref name="colera"> http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX/10-ANEXO%204.pdf http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX [[14a de novembro]] de 2009, ''Real Orden de 24 de agosto de 1834''.</ref>
 
Ŝi havis malamikojn, ĉefe ŝia onklo kaj bofrato [[Karlo Maria Isidro de Burbono]] kiu, malakceptante la ĵusan leĝon nome [[Pragmata Sankcio de 1830]], plendis esti la laŭleĝa heredonto de la trono kaj iniciatis la ribelon konatan kiel [[Unua Karlisma Milito]] kiu finiĝis en [[1839]] pere de la [[Vergara Brakumo]].