Sieĝo de Yorktown: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Plan of the Battle of Yorktown 1875.png|dekstre|thumb|367px|Mapo de la Batalo de Yorktown desegnita en 1875]]
La '''Sieĝo de Yorktown''', '''Batalo de Yorktown''', '''Kapitulaco ĉe Yorktown''' aŭ '''Germana Batalo''', fine en la [[19a de oktobro|19a de Oktobro]] [[1781]] ĉe [[Yorktown (Virginio)]], estis decidiga venko fare de kombinita forto de usonaj trupoj de la [[Kontinenta Armeo]] estritaj de la Generalo [[George Washington]] kaj de [[Franc-usona alianco|francarmeaj trupoj]] estritaj de la [[Jean-Baptiste Donatien de Vimeur, grafo de Rochambeau|Grafo de Rochambeau]] super [[Brita Armeo]] estrita de la brita lordo kaj Generala Leŭtenanto [[Charles Cornwallis, 1a Markizo Cornwallis|Charles Cornwallis]]. La kulmino de la kampanjo de Yorktown, nome la sieĝo montriĝis la lasta ĉefa surtera batalo de la [[Usona Revolucia Milito]] en la nordamerika batalkampo, same kiel la kapitulaco de Cornwallis, kaj la kapto de kaj li kaj lia armeo, pelis la britan registaron negocadi finon por la konflikto. La batalo plialtigis la malaltan usonan militspiriton kaj revivigis francan entuziasmon por la milito, same kiel subfosis popolan eltenon de la konflikto en Granda Britio.<ref>Herring p.26</ref>
 
En 1780, 5,500 francaj soldatoj surterigis en [[Rodinsulo]] por helpi siajn usonajn aliancanojn en operacoj kontraŭ la brit-kontrolita [[Novjorko]]. Sekve de la alveno de mesaĝoj el Francio kiu inkludis la eblon eltenadi el la ŝiparo de la franca [[Karibio]] de la [[Grafo de Grasse]], Washington kaj Rochambeau decidis peti al de Grasse asiston ĉu ĉe la sieĝo de Novjorko, aŭ en militoperacoj kontraŭ brita armeo servanta en [[Virginio]]. Konsilite de Rochambeau, de Grasse informis ilin pri lia intenco navigi al Chesapeake Bay, kie Cornwallis estris sian armeon. Cornwallis, dekomence ricevinte konfuzajn ordojn de lia supera oficiro, Henry Clinton, estis eventuale ordonante konstrui defendeblan profundakvan havenon, kiun li ekkonstruis ĉe Yorktown, Virginio. La movoj de Cornwallis en Virginio estis malhelpitaj de trupoj de la Kontinenta Armeo fare de la [[Markizo Lafayette]].