Les enfants de la chance: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto filmo | originalatitolo = Les enfants de la chance | esperantatitolo = La infanoj de bonŝanco | bildo = | bildpiedo = | produktolando = Fran...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
| distribuo =
}}
'''''Les enfants de la chance''''' ([[franca lingvo|franclingve]] por "La infanoj de bonŝanco" aŭ "La infanoj de feliĉo") estas filmo farita en [[2016]] de reĝisoro ''[[Malik Chibane]]''. Temas pri juna''Maurice'' juda(aktorata knabofare ende Francio''[[Matteo Perez]]''), 12-jara juda knabo en Francio, kiu en julio 1942 estas devigata pasigi restadon kiel paciento en ortopedia kliniko por knaboj en [[Garches]], malcentra antaŭurbo de Parizo, for de la familio, kaj emocie suferas pro la manka kontakto al la familio. Origine la diagnozo nur estas rompita kruro, sed la [[radiografio|radiografiaj bildoj]] de la kruro montras ostan [[tuberkulozo]]n, kaj la hospitala restado iĝas longtempa, sen antaŭvidebla fino. Ekde majo 1940 la armeo de nazia Germanio konkeris nordan Francion, kaj judaj familioj vivas en konstanta timo esti forportataj al iuj koncentrejoj en orienta Eŭropo, pri kiuj oni scias malmulton, sed timas la plej malbonan. Tial kompreneble la knabo ŝokiĝas, kiam liaj leteroj al la familio revenas al la hospitalo kun indiko "adresato forloĝiĝis al nekonata celo". Estas ok pliaj judaj knaboj en la hospitalo, kaj ne daŭras longe ĝis nazioj ankaŭ traserĉas la malsanulejon, kolektante lastajn judojn por forporto al la [[Holokaŭsto]], sed la kuracistoj antaŭe forigis ĉiujn indikojn pri judeco el la pacientaj aktoj, kaj gipsigas sanajn krurojn por savi la vivojn de la judaj pacientoj - kaj ili sukcesas. Fine ankaŭ la patrino de la knabo, kiu sukcesis kaŝiĝi kaj eviti la forporton, atingas la hospitalon kaj revidas sian filon. La filmo enviciĝas inter multajn aliajn, kiuj temigas la hororajn 1940-ajn jarojn en Eŭropo, sed ĝi tuŝas la hororon nur dedistance, en eltenebla kvanto: fokuso estas la soleco en kontraŭvola hospitaleco, la neceso de atendado sen povi influi sian sorton, kaj la kresko de solidaro inter la hazarde kunigitaj infanaj pacientoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==