Al-Farabi: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|dekstre|Irana poŝtmarko montranta supozitan vizaĝon de Al-Farabi. Dosiero:KazakhstanP20-200Tenge-1999-donatedoy f.jpg|thumb|Al-Farabi sur...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:50, 15 nov. 2016

Al-Farabi (arabe ابو نصر محمد بن محمد الفارابي Abū Naṣr Muḥammad ibn Muḥammad Al Fārābī;[1] por aliaj registritaj variantoj de lia nomo vudu sube), konata en Okcidenta mondo kiel Alfarabius[2]Alfarabio (ĉ. 872[3] en Farab aŭ Otrar (nuntempa Kazaĥio)[4] – inter 14a de Decembro, 950 kaj 12a de Januaro, 951 en Damasko),[4] estis fama filozofo kaj juristo kiu verkis en la fakoj de politika filozofio, metafiziko, etiko kaj logiko. Li estis ankaŭ sciencisto, kosmologo, matematikisto kaj muzika fakulo.[5]

Irana poŝtmarko montranta supozitan vizaĝon de Al-Farabi.
Al-Farabi sur monbileto de Kazaĥio.

En araba filozofia tradicio, li estis konata laŭ la honora titolo "la Dua Majstro", post Aristotelo.[6] Li estis konsiderata kiel konservinto de originaj greklingvaj tekstoj dum la Mezepoko pro siaj komentarioj kaj traktaĵoj, kaj influo super multaj elstaraj filozofoj, kiaj Aviceno kaj Maimonido. Pere de siaj verkoj, li iĝis bone konata kaj en Oriento kaj en Okcidento.

Oni ne certas ĉu li estis de persa aŭ turka deveno.

Referencoj

  1. . Farabi. Encyclopædia Iranica. Alirita April 4, 2010.
  2. Alternativaj nomoj kaj tradukoj el araba estas la jenaj: Alfarabi, Farabi, Avenassar, kaj Abunaser.
  3. Corbin, Henry. (2001) History of Islamic Philosophy. Kegan Paul. ISBN 978-0-7103-0416-2.
  4. 4,0 4,1 “Fārābī: Abū Naṣr Muḥammad ibn Muḥammad ibn Tarkhān al‐Fārābī”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers. (PDF version)
  5. Ludwig W. Adamec (2009), Historical Dictionary of Islam, pp.95-96. Scarecrow Press. ISBN 0810861615.
  6. López-Farjeat, Luis Xavier. "Al-Farabi's Psychology and Epistemology". Stanford Encyclopedia of Philosophy. [1] Alirita la 15an de Novembro 2016.


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "872" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Farabi".