Palestina araba dialekto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
* Ankaŭ la konjugacio de la imperativo malsamas. "Skribu" estas اكتب ['ʊktʊb] en la palestina dialekto, sed كتوب [ktoːb], kun malsama akcento kaj vokalo kaj longeco, en la libana kaj okcidenta siria dialektoj.
* Por nei verbojn kaj [[#Prepoziciaj pseŭdoverboj|prepoziciajn pseŭdoverbojn]], la palestina dialekto, kiel la egipta, kutime aldonas la sufikson ش [ʃ] aldone al la antaŭverba negilo /ma/, ekz., "Mi ne skribas" estas ماباكتبش [ma bak'tʊbʃ] en la palestina dialekto, sed مابكتب [ma 'bəktʊb] en la norda levantenia.
* Laŭ vortarovortoprovizo, la palestina dialekto pli proksimas al la libana ol la okcidenta siria. Ekzemple, "ne estas" estas مش [məʃ] same en la libana kiel en la palestina dialekto, dum ĝi estas مو [mu] en la siria. "Kiel?" estas كيف [kiːf] en la libana kaj palestina dialektoj dum ĝi estas شلون [ʃloːn] en la siria same kiel en la iraka dialekto. Tamen, la palestina dialekto ankaŭ kunhavas trajtojn de la [[egipta araba dialekto]], ekzemple "kiel" prepozicie estas زي [zejj] en la palestina anstataŭ مثل [mɪtl], kiel en la siria kaj libana dialektoj.
 
Estas ankaŭ kelkaj kutimaj palestinaj vortoj, kiuj estas [[ŝiboleto]]j en Levantenio.
Linio 29:
* Krom la komuna levantenia هلق ['hallaʔ] 'nun', jerusalemanoj uzas ankaŭ هالقيت [halke:t] (ambaŭ de هالوقت /halwaqt/ ) kaj nordaj palestinanoj uzas إسا['ɪssɑ] (de الساعة/ɪs:ɑ:ʕɑ/).
 
==Specifaj trajtoj de la vortarovortoprovizo==
Ĉar la palestina araba estas parolata en la korlando de la [[semida lingvaro]], ĝi tenis multajn tipajn semidajn vortojn. Tial ĝi estas relative facile diveni la palestin-arabajn ekvivalentojn de vortoj en la [[moderna norma araba lingvo]]. Tamen, iuj vortoj ne estas travideblaj ekvivalentoj de modernnormaj arablingvaj vortoj kaj meritas priskribon. Tio okazas ĉu pro ŝanĝiĝo de signifo dum la jarcentoj aŭ pro la adopto de nearabaj vortoj. Rimarku ke ĉi tiu sekcio koncentras sin ĉefe al la urba palestina dialekto, krom kiam ĝi indikas alie.