Josef Zauner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldono de ekstera ligilo
Aldono de informoj post EdE
Linio 1:
'''Josef ZAUNER''' (naskiĝis la [[18-an de novembro]] [[1895]] en [[Fântânele (Arad)|Engelsbrunn]] ([[Transilvanio]]/[[Rumanio]]); mortis plej verŝajne dum la [[2-a Mondmilito]]), estis germana eldonisto kaj esperantisto.
 
Li estis la unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa mono kaj sekve povas esti rigardata kiel pioniro de la [[eŭro]]. Dum la 2-a Mondmilito, li kaj lia verkaro certagrade forgesiĝis; tamen liaj germanlingvaj libretoj "Der Weg zur Europa-Partei" ([[1931]]) kaj "Genf oder Esperanto-Centro" (plej verŝajne de [[1936]]) troviĝas en la [[Germana Esperanto-Biblioteko]].
 
En "Genf oder Eŭropa-Centro" Zauner klopodas adapti siajn ideojn pri Unuiĝanta Eŭropo al la "novaj cirkonstancoj", kiujn li nomas "maltoleremaj reĝimoj". Li nomas eŭropismon "nacia ideologio" kaj proponas kunigi la naciajn movadojn en la unuopaj ŝtatoj al unueca "Eŭropa nacia fronto". En Hitlera Germanio, proksime al [[Regensburg]], estu fondata Eŭropa Centro kun grandega flughaveno, kie la eŭropanoj sentu fortan bezonon de Esperanto (kiun li nomas "eŭropa lingvo").
 
----
[[Enciklopedio de Esperanto - Z|EdE-Z]]