Michael Faraday: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +formatado de ŝablonoj per AWB
Linio 42:
===Plenkreska vivo===
[[Dosiero:Faraday Cochran Pickersgill.jpg|eta|dekstre|Portreto de Faraday fine de siaj tridekaj jaroj.]]
En 1812, je aĝo de dudek, kaj fine de sia metilernotempo, Faraday ĉeestis prelegojn de la elstara angla kemiisto [[Humphry Davy]] de la ''[[Royal Institution]]'' kaj de la ''[[Royal Society]]'', kaj de [[John Tatum (sciencisto)|John Tatum]], fondinto de la ''City Philosophical Society'' (Urba Filozofia Societo). Multaj el la enirbiletoj por tiuj prelegoj estis havigitaj al Faraday fare de [[William Dance]], kiu estis unu el la fondintoj de la ''[[Royal Philharmonic Society]]''. Faraday sekve sendis al Davy tricentpaĝan libron baze sur la notoj kiujn li estis preninta dum tiuj prelegoj. La reago de Davy estis tuja, afabla kaj favora. En 1813, kiam Davy damaĝis sian vidkapablon en akcidento per nitrogena triklorido, li decidis dungi Faraday kiel helpanto. Koincide unu el la helpantoj de la ''Royal Institution'' nome John Payne, estis maldungita, kaj Sir Humphry Davy ricevis mendon trovi anstataŭanton; tiele li nomumis Faraday kiel Kemia Helpanto ĉe la ''Royal Institution'' en la [[1a de Martomarto|1a de marto]] [[1813]].<ref name="EncBrit"/> Tre baldaŭ Davy mendis Faraday preparadon de nitrogena triklorido, kaj ili ambaŭ vundiĝis en eksplodo de tiu tre danĝera substanco.<ref>[[#Thomas|Thomas]], p. 17</ref>
 
En la klas-bazita angla societo de tiu epoko, Faraday ne estis konsiderata [[ĝentlemano]]. Kiam Davy aranĝis longan turneon tra Eŭropo en 1813–15, lia [[valeto]] ne deziris iri. Anstataŭe, Faraday iris kiel scienca helpanto de Davy, kaj li ricevis peton por agadi kiel valeto de Davy ĝis oni trovu anstataŭon en Parizo. Faraday estis devigita plenumi la rolon de valeto same kiel de helpanto dum la tuta veturado. La edzino de Davy, nome Jane Apreece, malakceptis trakti Faraday kiel samulo (devigante lin veturi ekster la veturilo, manĝi kun la servistoj ktp.), kaj pro tio Faraday sentis sin tiom malfeliĉa ke li plenis reveni al Anglio sola kaj eĉ rezigni pri scienco samtempe. La vojaĝo tamen permesis lin aliri al la scienca elito de Eŭropo kaj eksponis lin al amaso de stimulantaj ideoj.<ref name="EncBrit"/>