Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de [[Francujo]] kaj okcidente de [[Prusujo]], kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la [[Belga Revolucio]] en 1830 por fondi la ŝtaton [[Belgujo]]. La nordo akceptis tamen nur en 1839 la sendependecon. Post tio la nordaj ŝtatoj jam nur nomiĝis [[Reĝlando de la Nederlandoj]].
 
[[Luksemburgio]] ekzistis ekde 1815 kiel memstara grandduklando kaj estis per tio ne ero de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj. Ĝi estis tamen regata de 1815 ĝis 1890 fare de la nederlanda reĝo, kiu en [[persona unio]] estis ankaŭ grandduko de suverena Luksemburgio. Per tio li estis ankaŭ princo de la [[Germana Ligo]], same kiel la tiama brita reĝo por la ligoŝtato [[Hanovrio]] (ĝis 1837).
 
La persona unio inter Nederlando kaj Luksemburgio estingiĝis en 1890: Post la morto de [[Vilhelmo la 3a (Nederlando)|Reĝo Vilhelmo la 3a]] lin sekvis Vilhelmina sub la reganteco de sia patrino sur la nederlandan tronon. En Luksemburgio tamen pro la tie valida [[salfranka leĝo]] je apliko de la heredoreguloj de la [[Nassau (dinastio)|dinastio Nassau]] la eksa duko de Nassau [[Adolfo (Luksemburgo)|Adolfo la 1a]] farigis nova grandduko.