Bagdado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 255:
Bagdado kaj suda Irako restis sub Otomana regado ĝis 1917, kiam ĝi estis kaptita de la Britoj dum la [[Unua Mondmilito]]. En 1920, Bagdado iĝis la ĉefurbo de la Brita Mandato de Mezopotamio kaj post ricevi sendependon en 1932, la ĉefurbo de la [[Regno Irako]]. La urba loĝantaro kreskiĝis el ĉirkaŭkalkulitaj 145,000 en 1900 al 580,000 en 1950. Dum la Mandato, la grava [[Judoj|juda]] komunumo de Bagdado konsistis el kvarono de la urba loĝantaro.<ref name="GhareebDougherty2004">{{cite book|author1=Edmund A. Ghareeb|author2=Beth Dougherty|title=Historical Dictionary of Iraq|url=https://books.google.com/books?id=RIB5qT9sGnwC&pg=PA125|date=18 March 2004|publisher=Scarecrow Press|isbn=978-0-8108-6568-6|page=125|quote=Jews represented 2.5 percent of 'Iraq's population and 25 percent of Baghdad's.}}</ref>
 
La [[1an de aprilo|1an de Aprilo]] [[1941]], membroj de la "Ora Kvaropo" kaj [[Raŝid Ali al-Kajlani]] realigis [[Iraka puĉo de 1941|puĉon en Bagdado]]. Raŝid Ali instalis pro-[[Naziisma Germanio|germana]] kaj pro-[[Regno Italio|itala]] registaron por anstataŭi la pro-britan registaron de la [[Regento]] [['Abd al-Ilah|Abdul Ilah]]. La 31an de Majo, post la rezulta [[Angl-Iraka Milito]] kaj post Raŝid Ali kaj lia registaro estis elirinta, la Urbestro de Bagdado submetiĝis al la fortoj de Britio kaj de la [[Brita Komunumo]].
La [[14an de julio|14an de Julio]] [[1958]], membroj de la [[Iraka Armeo]], sub estreco de [[Abd al-Karim Kasim]], realigis revolucion nome puĉon. La reĝo [[Faisal la 2-a]], iama Ĉefministro Nuri as-Said, iama Regenta Princo [['Abd al-Ilah]], membroj de la reĝa familio, kaj aliaj estis sovaĝe mortigitaj dum la puĉo. Multaj el la korpoj de viktimoj estis poste trenitaj surstrate de Bagdado.
 
Dum la [[1970-aj jaroj]], Bagdado pasis tra periodo de prospereco kaj kresko pro forta plialtigo de la [[naftoprezo]], nome la ĉefa eksportaĵo de Irako. Oni konstruis novajn infrastrukturojn kiaj moderna akvo-liveriga kaj -foriga sistemoj, kaj ŝoseoj dum tiu periodo. La ĉefaj planoj por la urbo estis disponigitaj (1967, 1973) el la socialisma Pollanda oficejo Miastoprojekt-Kraków el [[Krakovo]], pere de Polservice.<ref>Stanek, L., Miastoprojekt goes abroad: the transfer of architectural labour from socialist Poland to Iraq (1958–1989), The Journal of Architecture, Volume 17, Issue 3, 2012</ref> Tamen, la [[Iran–Iraka Milito]] de la [[1980-aj jaroj]] estis epoko de malfacilaĵoj por la urbo, ĉar mono estis direktita de [[Saddam Hussein]] al la armeo kaj miloj da loĝantoj mortiĝis. Irano lanĉis nombrajn misilatakojn kontraŭ Bagdado reage al la konstantaj bombardadoj de Teherano fare de la iraka armeo.