Samuel R. Delany: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tduk (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Loz-delany2016.png|thumb|right|Samuel R. Delany]]
 
'''Samuel Ray "Chip" Delany, Jr.''', estas [[usona]] profesoro, kiu estas fama pro siaj [[sciencfikcio|sciencfikciaj]] aŭ [[sciencfantasto|sciencfantastaj]] verkoj. Liaj familiaj originoj estas [[Afriko|afrikdevenaj]]. Li naskiĝis la [[1an de aprilo]] de la jaro [[1942]] en la urbo [[Novjorko]]. Li kreskis en la najbarejo Harlem. Lia patrino, Margaret Carey Boyd Delany (1916-1995) estis biblioteka kontoristo en la sistemo de la Novjorka Publika Biblioteko. Lia patro, Samuel Ray Delany, Sr. (1906-1960), estris la Funebrejon Levy & Delany sur la 7a Avenuo en Harlem, de 1938 ĝis lia morto en 1960. La pioniroj pri civilaj rajtoj, Sadie kaj Bessie Delany, estis liaj onklinoj; li utilis kelkajn el iliaj aventuroj kel modelo por Elsie kaj Corry en "Atlantis: Model 1924" (Atlantis: Modelo 1924), la komenca novelo en lia parte-membiografia novelaro Atlantis: Three Tales (Atlantis: Tri Rakontoj). Lia avo, Henry Beard Delany, estis la unua afrikdevena episkopo de la Episkopa Eklezio.
 
La familio loĝis en la superaj du etaĝoj de tri-etaĝa privata domo inter kvin- kaj ses-etaĝaj Harlem-aj apartamentaroj. Delany enviis infanojn kun kromnomoj, kaj prenis kromnomon por si dum la unua tago de somera tendaro, kiam lis estis proksimumu 12-jara. Kiam oni demandis lin pri lia nomo, li respondis, "Plejparte oni nomas min Chip (Ĉip)". Jardekojn poste, Frederik Pohl nomis lin "homo, kiun oni neniam nomas Sam, Samuel, aŭ iu ajn alia variaĵo de la nomo, kiun liaj gepatroj donis al li."<ref name=pohl>{{cite web |author=Pohl, Frederik |title=Chip Delany |url=http://www.thewaythefutureblogs.com/2010/11/chip-delany/ |work=The Way The Future Blogs |accessdate= 2010-11-20 |date=November 20, 2010}}</ref>