Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 76:
Post la retiriĝo de Francio kaj de [[Granda Britio]], Montevideo dependis nur el la [[Brazila Imperio]] por elteni sin. Tiu, kiu garantiis la sendependon de Urugvajo, profitis el la situacio. Rosas deklaris militon al Brazilo, kaj klopodis profiti ĝin por rekonkeri la regionon de la Orientaj [[Misiones]], nune en Brazilo. Lia komandanto estis Justo José de Urquiza [urKIza]. Gravuloj de la partio federala akuzis Rosas el lanĉo al nova aventuro nur por senfinigi la militsituacion kaj eviti konstitucian asembleon. Plej ruzaj el la opoziciantoj konvinkiĝis ke ne eblis venki Rosas nur danke al unueciguloj. La generalo Paz ekzemple kredis, ke kelkaj el liaj subuloj povis faligi lin; kaj li pensis pri Urquiza.
 
Urquiza ne ŝatis liberon pli ol Rosas, sed foje malkonsentis kun tiu pro interesoj. Fine de [[1850]] Rosas ordonis al li tranĉi la [[kontrabando]]n el kaj al Montevideo, kiu estis profito por Entre Ríos antaŭe. <ref>José María Rosa asertas, ke la vera profitinto de la kontrabando estas Urquiza, ne lia provinco, kaj ke plej parto el tiu kontrabando estis financata de tiu. Vidu ''El Pronunciamiento de Urquiza'', 1960.</ref> Tuŝita ekonomie, ĉar la deviga paso tra la dogano de Bonaero por komerci ekstere estis problemo por sia provinco, Urquiza prepariĝis por kontraŭstari al Rosas. Sed li ne klopodis venki per malferma atako, sed pere de monatoj de negocado, faris sekretan aliancon kun Corrientes kaj Brazilo. La [[1an de majo]] de [[1851]], lanĉis sian ''pronunciamiento'' (insurekcia manifesto), per kiu reprenis la kondukon de la eksteraj rilatoj de sia provinco, akceptante malatendite la rezignon kiun ĉiujare Rosas faris pri tiuj. Urquiza ankaŭ ne lanĉis sin rekte kontraŭ tiom pova malamiko, sed unue atakis Oribe en Urugvajo. Li devigis lin kapitulaci kaj doni la regadon al alianco de opoziicantoj de sia partio kun la ''colorados'' de Montevideo. Sekve li prenis la argentinan armilaron kiu formis parton de la trupoj de Oribe… kaj de liaj soldatoj, kiu estis aligita al la ''Ejército Grande'', Granda Armeo de Urquiza.
 
Nur tiam, Urquiza translokiĝis al Santa Fe, venkis tie Echagüe kaj atakis Rosas. Post la venko de Pacheco, Rosas prenis la estrecon de sia armeo,<ref>Tio estis eraro: Rosas estis lerta politikisto kaj milit-strategisto, sed kiel taktikisto en batalo li ne estis absolute kapabla kontraŭstari al Urquiza.</ref> kaj li estis venkita en la [[batalo de Caseros]], la 3an de februaro de [[1852]]. Post la malvenko, Rosas abandonis la batalkampon kaj subskribis sian rezignon.