Ĉe la ''Plaza de Santo Domingo'' troviĝas la '''''Palaco de la Markizoj de Torremejía''''', nuntempe hejmo de la ''Dominikaninoj'', kaj la '''''Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso''''' de la 18-a[[18a jardekojarcento]], nuntempe kulturejo de la provinca deputitaro de Ciudad Real kaj sidejo de la [[71a Hispana Kongreso de Esperanto]], okazinta el [[27a de aprilo]] al [[1a de majo]] [[2012]]. Ĉe la strato ''San Agustín'' troviĝas la '''''Palacio de los Medrano''''' el la 16-a jarcento kaj fine de la strato ''Ramón y Cajal'', la ''blazona domo de la familio Oviedo''. Popole konata kiel '''''Palacio de los Fúcares''''', ĝi estas reale antikva magazeno konstruita dum la XVI-a jarcento de la familio Fugger por stoki hidrargon kaj cerealojn.