Konkero de Ameriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
La eŭropa konkero realiĝis el urbaj enklavoj kaj neniam eniris aŭ estis malakceptita en ampleksaj areoj de la kontinento. Tiele, diversaj popoloj ankoraŭ hegemoniis sur diversaj teritorioj ĝis fine de la [[18a jarcento]] aŭ eĉ de la [[19a jarcento]], kiam ili suferis novan tajdon de konkero fare de la ĵus sendependiĝintaj amerikaj ŝtatoj: la [[Patagonio]], la [[Pampo]], la [[Granda Ĉako]], la [[Mato-Groso]], la [[Amazonio]], la [[Regiono de Darjeno]], la grandaj ebenaĵoj de la okcidento de [[Nordameriko]] kaj [[Alasko]] inter alaij, restis sub la hegemonio de nacioj kiel la [[Mapuĉoj]], [[Hetoj]], [[Rankeloj]], [[Viĉio]], [[Tobaoj]], Amazonianoj, [[Algonkena lingvaro|Algonkenoj]], [[Hopioj]], [[Komanĉoj]], [[Inuitoj]] kaj multaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj popoloj, nomitaj en la 19a jarcento ''sovaĝaj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]], [[Hispanio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Britio]], Usono, [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], [[Portugalio]], [[Japanio]], [[Germanio]], [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Irlando]], [[Italio]], inter aliaj, kaj ankaŭ nomitaj ''indioj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]] kaj [[Hispanio]], suferis militagadojn fare de la novaj ŝtatoj de Ameriko kaj ties armeoj laŭlonge de la jacentoj 19a kaj 20a. kio estis denoncita de kelkaj personoj kiel [[genocido]], dum de aliaj personoj la sama agado estas konsiderata kiel "civiliza agado" aŭ "paciga agado".
 
Dum la Konkero de Ameriko (19a kaj [[20a jarcento]]j), ankaŭ kelkaj sendependaj amerikaj ŝtatoj, kiel Argentino, Ĉilio kaj Usono, iniciatis agadojn okupantajn teritoriojn de indiĝenoj en diversaj disvolvigaj situacioj; kelkaj fakuloj asertas, ke en tiaj agadoj tiuj landoj realigis politikon de [[etna purigado]] kaj de [[genocido]],<ref name="choike.org"/><ref>Schiler, Herman. (2002). [http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/1-11387-2002-10-12.html ''El genocidio en Argentina: de Roca a Videla''], Paĝo/12, 12 de oktobro de 2002.</ref> sed aliaj fakuloj negas tion.<ref>Cresto, Juan José (2004), [http://www.lanacion.com.ar/opinion/nota.asp?nota_id=656498 ''Roca y el mito del genocidio''], La Nación, [[23a de novembro]] de 2004.</ref>
 
[[Dosiero:Woundedknee1891.jpg|thumb|400px|right|Foto de la [[Masakro de Wounded Knee]], dum la '''Konkero de Ameriko''' en la [[19a jarcento]] fare de Usono kontraŭ la nacio [[Siuoj]]]]
 
Krome en la [[20a jarcento]] aliaj amerikaj kaj eŭropaj landoj realigis rasistajn politikojn kontraŭ indiĝenoj, afrikamerikanoj kaj ties posteuloj, foje kiel sekvo de la hispana doktrino de ''limpieza de sangre'' (sangopureco) kaj foje kiel respegulo de la doktrino de [[rasismo]] biologia kaj pseŭdoscienca eŭrope.
 
==Kronologio==