Fernando Fernán Gómez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Biografio ==
Plej probable, kiel li mem verkis en siaj memoroj,<ref>F<small>ERNÁN</small> G<small>ÓMEZ</small>, Fernando, ''El tiempo amarillo: memorias ampliadas (1921–1997)''. Editorial Debate, Barcelona, 1998. ISBN 84-8306-139-2, pp. 33–35.</ref> li naskiĝis en Lima la 28an de aŭgusto de 1921, sed lia naskatestilo indikas ke tio okazis en la ĉefurbo [[Argentino|argentina]], [[Bonaero]]. La tialo estas ke la patrino, veturaktorino devis rapide iri al Bonaero. La neleĝa patro estis siavice filo de fama hispana aktorino [[María Guerrero]], kiu malpermesis geedzigon inter la gepatroj de Fernando Fernán Gómez.<ref>[http://www.elpais.com/articulo/cultura/feroz/Maria/Guerrero/saga/familiar/comico/elpepucul/20071123elpepicul_4/Tes «La feroz María Guerrero y la saga familiar del cómico»], kroniko de la ĵurnalo ''[[El País]]'', [[23a de novembro]] de 2007.</ref>
 
Li studis Filozofion kaj Beletrojn en [[Madrido]], sed lia vera intereso (kaj familia heredo) kondukis lin al [[teatro]]. Dum la [[Hispana Enlanda Milito]] li ricevis aktoredukon en Lernejo de la [[Confederación Nacional del Trabajo|CNT]], kaj debutis profesie en [[1938]] en la kompanio de Laura Pinillos; tie ekkonis lin [[Enrique Jardiel Poncela]], kiu dungis lin en [[1940]] kiel duaranga aktoro por ''Los ladrones somos gente honrada''. Poste dungis lin la produktora kinentrepreno Cifesa kaj tiele eniris en [[kino]] per la filmo ''Cristina Guzmán'', reĝisorita de Gonzalo Delgrás kaj venontjare li ĝuis sian unuan protagonistan rolon en ''Empezó en boda'', de Raffaello Matarazzo. Li laboris kiel aktoro al komencoj de la [[1940-aj jaroj]] kaj poste dediĉis sin al kino, unue kiel aktoro (en sukcesaj filmoj kiaj ''Balarrasa'' aŭ ''Botón de ancla'') kaj poste kiel reĝisoro, dum li ankoraŭ verkis kiel dramaturgo kaj scenaristo, kaj verkisto kaj ĉeestis kia tio ĉe la [[babilrondo]] de la fama Kafejo Gijón [ĥiĥOn].