Egala balotrajto en Finnlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Linio 5:
La unua lando en la mondo, kie la tuta popolo ekhavis ĝeneralan kaj egalan rajton por baloti, estis Nov-Zelando jare 1893. En Aŭstralio la blankhaŭta popolo ekhavis rajton por baloti kaj kandidatiĝi jare 1903 (la rajton por kandidatiĝi la virinoj en Nov-Zelando ankoraŭ ne havis), sed ankaŭ tie virinaj parlamentanoj ne ekzistis antaŭ ol kelkajn jardekojn pli poste.
 
Finnlando estis la unua lando, kie la tuta popolo ekhavis plenajn balotajn kaj kandidatiĝajn rajtojn. La leĝon pri tio la registaro akceptis la [[1an de junio]] [[1906]].
 
Tuj en la unuaj parlamentaj elektoj laŭ tiu nova sistemo, en marto 1907, elektiĝis ankaŭ virinaj parlamentanoj, ili estis 19 el la tuto de 200 parlamentanoj, do 9,5 procentoj. En kelkaj elektoj dum la sekvaj jardekoj la proporcio da virinoj en la parlamento estis iom malpli, sed ĉiam ĝi restis super 5 procentoj kaj post la dua mondmilito ĝi komencis daŭre kreski. Ekde jaro 1983 virinoj ĉiun fojon estis pli ol 30 procentoj el la parlamentanoj kaj en la nuna estas 37,5 %.