Shi Tao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
La 20an de aprilo 2004, la ĉina registaro dissendis la dokumenton 11 "Notico koncerne la laboron por konservi stabilecon" (关于当前稳定工作的通知). En la dokumento, la registaro avertis la ĵurnalistojn, ke ĉinaj por-demokratiaj disidentoj povus reveni en Ĉinion la 4an de junio okaze de la 15a datreveno de la protestoj en Placo Tiananmen de 1989, kaj ke tio povus afekcii la stabilecon de la politiksocia ordo. La registaro petis de ĉiuj amaskomunikiloj malkomuniki ion ajn pri la tiel nomata "evento de la 4a de Junio", pri [[Falun Gong]] aŭ pri homoj petantaj politiksocian ŝanĝiĝon. Shi uzis sian privatan Yahoo!-retkonton kaj sendis resumon de la dokumento al eksterlanda retejo [http://www.asiademo.org Azia Demokrati-Fondaĵo].
 
Kiam la ĉina registaro malkovris tion, ĝi petis de Hongkonga Yahoo!-oficejo personajn informojn pri la sendinto. Yahoo! donis la informojn sen demandi la kialon. Tuj poste, Shi Tao estis arestitaarestata la [[24an de novembro]] [[2004]]. La ĉinaj aŭtoritatuloj konfiskis lian komputilon kaj dosierojn sen montri permeson por tion fari, kaj avertis liajn familianojn, ke ili parolu pri tio kun neniu alia. Li estis formale arestita la 14an de decembro.
 
Lia advokato, [[Guo Guoting]] (郭国汀), fama por zorgi pri homrajtaj procesoj, asertis, ke la serĉado, la kapto kaj la sekva aresto estis kontraŭleĝaj. Rezulte, lia licenco labori kiel advokato estis paŭzigita dum unu jaro far la Ŝanhaja Leĝdepartemento. Poste li estis domarestita kaj unu el liaj kunlaborantoj ekzorgis pri la proceso.