Seleno (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wieralee (diskuto | kontribuoj)
e (GR) File renamed: File:Hans von Aachen 044.jpgFile:Hans von Aachen - Pan and Selene.jpg File renaming criterion #2: To change from a meaningless or ambiguous name to a name that describes what th...
Linio 59:
== Partneroj kaj idaro ==
Same kiel sia fratino Eoso, kiu enamiĝis al [[Kefalo]] (ebla respegulado de la sama historio<ref>[[Walter Burkert]]. ''Greek Religion'', paĝ. 176. [[1985]].</ref>), la plej amata partnero de Seleno estis mortemulo. Temas pri [[Endimiono]], ĉasisto aŭ paŝtisto el Monto [[Latmo]] ([[Kario (Turkio)|Kario]]) aŭ/kaj reĝo de [[Eliso]], laŭ la diversaj versioj. Li pasigis ĉiun nokton rigardante la ĉielon, ĉar amegis astronomion, kaj li estis tiel bela, ke Seleno freneze enamiĝis al li. Ŝi petis [[Zeŭso]]n doni al li eternan dormemon tiel ke li restos por ĉiam juna kaj malkapabla forlasi ŝin. Verŝajne, tiu interveno de la dia reĝo malkaŝigas la olimpan transformon de pli antikva mito, laŭ kiu Seleno agus sendepende<ref>Tiel aperis, ekzemple, en la ''[[Tusculanae Disputationes]]'' de [[Cicerono]].</ref>. Laŭ alternativa versio, Endimiono (ĉi-foje filo de Zeŭso) elektis eternan dormadon kiel donaco de sia patro kaj de tiam ricevis la sekretan karesadon de la Luno, kiu vizitadis lin ĉiunokte en kaverno de Monto Latmo, proksime de [[Mileto]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.1.5. La rifuĝo de Endimiono ĉe Heracleio sub Latmo, sur la suda deklivo de tiu monto, daŭre ekzistas kiel hufumforma kamero kun halo kaj kolonita antaŭkorto.</ref>. El tiu tenera rilato naskiĝis la fru-mortinta [[Narciso]]<ref>Nono. ''Dionizaj'', 48.582.</ref> (laŭ kelkaj versioj), la [[nimfoj|nimfo]] [[Nakso]] ([[eponimo|eponima]] de la egea insulo) kaj kvindek filinoj, la [[Menoj]]<ref>[[Katulo]]. 66.5.</ref>, kiuj regis ĉiun kvindek lun-monaton inter ĉiu [[Olimpiaj ludoj|Olimpia ludo]]. Ekde tiam, Seleno malĝoje memoradis pri sia amanto kaj kompatis la knabinojn kiuj freneze agadis pro amo, kiaj [[Enono]] kun [[Pariso]]<ref>[[Kinto el Smirno]]. ''[[Falo de Trojo]]'', 10.411.</ref>.
[[Dosiero:Hans von Aachen 044- Pan and Selene.jpg|eta|250px|maldekstra|''[[Pajno]] kaj '''Seleno''''', laŭ [[Hans von Aachen]] ([[1600]]-[[1605|05]]).]]
 
Kvankam tiu rakonto pri Endimiono estas la plejbone konata, la Homera Himno al Seleno rakontas rilaton de Seleno al Zeŭso el kiu naskiĝis filino: [[Pandio]], la «tute luma» plenluno, ankaŭ ligita al sunlumo<ref name="H" />. Laŭ kelkaj fontoj, la ros-diino [[Erso]] kaj la nimfo [[Nemeo]] estis ankaŭ filinoj iliaj<ref>[[Plutarko]]. ''Simpos''. 3.</ref>, kaj troviĝis versioj laŭ kiuj ankaŭ la sovaĝa [[Nemea leono]], kiun ŝi vartis, devenis el tiu rilato<ref>[[Seneko]]. ''[[Hercules Furens]]'', 83.</ref>. Verŝajne ŝi naskis ĝin kun terura bruego kaj lasis ĝin sur la monto [[Treto]] por tiel puni la loĝantaron, ĉar ili ne plenumis devigan oferadon<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 326.</ref>. Plia versio asertas ke Seleno kreis tiun monstron, laŭ peto de Hero, el mar-ŝaŭmo konservita en kofro, kaj poste [[Iriso (mitologio)|Iriso]] portis la leonon al Nemeo<ref>[[Demodoko]]. ''Historio de Heraklo'', 1.</ref>.