Diego de Almagro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q207668)
Linio 13:
== Alveno al Ameriko ==
[[Dosiero:Diego de Almagro.jpg|thumb|right|200px|Diego de Almagro en "''Historia General de los hechos de los castellanos en las islas y Tierra Firme del Mar Oceáno''".]]
Almagro alvenis al Ameriko la [[30an de junio]] de [[1514]] en la ekspedicio kiun [[Fernando la 2-a de Aragono]] sendis sub la regado de [[Pedrarias Dávila]]. La ekspedicio elŝipiĝis en la urbo de [[Santa María la Antigua del Darién]], kie jam troviĝis multaj aliaj estontaj konkistadoroj, inter ili [[Francisco Pizarro]].
Pri Almagro oni ne scias multe dum tiu periodo, sed oni scias, ke li akompanis kelkajn kapitanojn kiuj eliris el la urbo de Darien inter [[1514]] kaj meze de [[1515]], kvankam li restis ĉefe en la urbo kaj eĉ ĝuis la sistemon de la [[encomienda]], konstruigis domon kaj dediĉis sin al la agrikulturo.
 
Li partoprenis unuafoje en konkeraĵo la [[30an de novembro]] de [[1515]], kiam li eliris de Darién kun regado de 260 homoj, por fondi la urbon de [[Akla]], situa en tiu samnoma loko, sed li devis rezigni ĉar li malsaniĝis kaj devis reveni al Darién, dum li estis anstataŭita de [[Gaspar de Espinosa]].
 
Almagro laboris iam kun [[Vasco Núñez de Balboa]], tiutempe respondeca pri Akla, kiu per la materialoj de la ekspedicio de Espinosa volis konstrui ŝipon, malmunti kaj rekonstrui ĝin en la tiam nomata ''Mar del Sur'' (Suda Maro, poste [[Pacifiko]]). Tamen ne estas certaj informoj ke li partoprenis en la ekspedicio de Balboa kaj pli probable li revenis al Darién.