Ngô Đình Diệm: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Ngo_Dinh_Diem_-_Thumbnail_-_ARC_542189.png|eta|Ngô Đình Diệm, en 1957.]]
'''Jean Baptiste Ngô Đình Diệm''' (nskiĝisnaskiĝis la 3-an de januaro 1901, mortis la 2-an de novembro 1963) estas la unua prezidento de [[Vjetnama respubliko|Suda Vjetnamio]], filo de [[nobelo|nobela]] familio, [[katolikismo|katoliko]]. En 1933 estis ministro pri internaj aferoj, sed rezignis post kelkaj monatoj proteste al malemo de [[Francio|francaj regopovoj]] pri enkoduko de reformoj. Dum 12 jaroj loĝis en [[Hue]].
 
En 1945 [[Ho Chi Minh]] proponis al li aliĝon al registaro de [[Nord-Vjetnamio]]. Ngô forĵetis la proponon kaj forveturis al [[Usono]], kie dum du jaroj restis en [[monaĥejo]] apud [[Novjorko]], kaj poste translokiĝis al [[benediktanoj|benediktana]] monaĥejo en [[Belgio]]. Li revenis en 1954 kaj ekstaris fronte de registaro de Suda Vjetnamio. Oktobre 1955 faligis imperiestron [[Bảo Đại]], anoncante sin prezidento de estiĝanta [[Vjetnama respubliko]]. Li regis [[aŭtokratio|aŭtokrate]] disdonante al sia familio plej altajn ŝtatpostenojn: pli juna frato iĝis ĉefo de [[polico]], la dua iĝis katolika [[ĉefepiskopo]] de Huế kaj [[rektoro]] de du [[universitato]]j, [[bofrato]] - ministro pri eksteraj rilatoj, filo - ministro pri edukado.