Baal-ciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
==La Palaco de Baalo==
 
Sekvas priskribo pri la palaco de Baalo. Tio komencas per priskribo de bankedo honora de Baalo sur la monto Zefon (la hodiaŭa [[Jebel Akra]]). Post breĉo, Anat fermas la pordon de sia palaceto kaj renkontas siajn servantojn en valo, kie estas du urboj, kiuj eble reprezentas Ugariton kaj ties havenon. Ŝi mortigas la gardistojn kaj militistojn, kaj poste forkurigas la urbanojn. Ŝi poste buĉas la gardistojn kaj militistojn en sia palaco, finante per pac-oferto. Post plua breĉo, Baalo adresas siajn mesaĝistojn, bildigante sian fratinon Anat sidantan kun sia liro kaj kantantan pri sia afekcio por li kaj liaj filinoj. Al la mesaĝistoj estas ordonite fari iun rajtonriton por ke ŝi donu al ili gravan komunikon por Baalo, la sekreton pri la fulmo. Kune, Anat kaj Baalo serĉos la sekreton sur la monteto Zefon. Ŝi respondas, ke ŝi nur farus la riton se Baalo metus sian fulmon en la ĉielon kaj flagrus ĝin. Ŝi poste aliĝas kun Baalo ĉe Zefon.
 
Post breĉo, Baalo plendas al Anat ke li ne havas domon, nek korton kiel la aliaj dioj, kio signifas, ke li devas loĝi en la loĝejo de sia patro Elo kaj Atirat. Anat do minacas Elon, ke ŝi sangigos lian grizan haron se li ne permesos al Baalo palacon. La tertremoj sub ŝiaj piedoj kaŭzaas, ke Elo estas malkaŝita el sia ĉambro. Kvankam la sekva teksto perdiĝis, estas klare ke la klopodo ne sukcesis, do Baalo ekspedas [[Kodeŝ-va-Amrur]]on, la akompananto de Atirat, por liveri mesaĝon al Kotar-va-Ĥasis, kies hejmo estas en Egiptio. Kiam la teksto kontinuas, Kodeŝ-va-Amrur liveras la mesaĝon de Baalo, kiu estas, ke Kotar-va-Ĥasis fasonu donacojn por Atirat, supozeble por ke ŝi subtenu la peton de Baalo por palaco. Li eniras sian forĝon kaj produktas grandiozajn meblojn, paron da sandaloj, ornamentitan tablon, kaj bovlon.