Baal-ciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
Post breĉo, Baalo plendas al Anat ke li ne havas domon, nek korton kiel la aliaj dioj, kio signifas, ke li devas loĝi en la loĝejo de sia patro Elo kaj Atirat. Anat do minacas al Elo, ke ŝi sangigos lian grizan haron se li ne permesos al Baalo palacon. La tertremoj sub ŝiaj piedoj kaŭzaas, ke Elo estas malkaŝita el sia ĉambro. Kvankam la sekva teksto perdiĝis, estas klare ke la klopodo ne sukcesis, do Baalo ekspedas [[Kodeŝ-va-Amrur]]on, la akompananto de Atirat, por liveri mesaĝon al Kotar-va-Ĥasis, kies hejmo estas en Egiptio. Kiam la teksto kontinuas, Kodeŝ-va-Amrur liveras la mesaĝon de Baalo, kiu estas, ke Kotar-va-Ĥasis fasonu donacojn por Atirat, supozeble por ke ŝi subtenu la peton de Baalo por palaco. Li eniras sian forĝon kaj produktas grandiozajn meblojn, paron da sandaloj, ornamentitan tablon, kaj bovlon.
 
Kiam la teksto kontinuas ni vidas Atiraton, kiu prezentas sian inan verkon laŭ la marbordo, kiam ŝi vidas la alvenon de Baalo kaj Anat. Ŝi scivolas, ĉu li venis por mortigi ĉiujn ŝian filojn kaj parencojn, eble kiel referenco al la hitita mito de Elkunirsa, kie la storm-dio fanfaronas pri mortigo de la multaj filoj de Atirat. Tamen, ŝia kolero malpliiĝas kiam ŝi vidas laala donacojn, kaj do ŝi subtenas la peton de Baalo kaj vokas al Kodeŝ-va-Amrur ĵeti reton en la maron por ke ŝi havu provizaĵojn por amuzi la gastojn. Li faras tion, kaj post breĉo ni vidas Anaton, kiu kuraĝigas Baalon dum ili aliras al Atirat, memorigante lin, ke li havos eternan regnon. Tamen, Baalo ankoraŭ estas maltrankvila. Ili konvinkas Atiraton pri sia kazo.
 
Ŝi progresas al la hejmo de Elo kaj klarigas sian kazon. Malvolonte, li donas sian jeson por la konstruo de domo por Baalo. Baalo poste instruiĝas, ke li kolektu cedrolignon, brikojn, kaj karajn metalojn por konstrui sian domon. Kotar-va-Ĥasis konstruas por li palacon, sed Baalo insistas, ke ĝi estru konstruita sen fenestroj, kaze ke Jam revenos kaj ĝenos lin denove. La laboro kompletiĝas kaj Baalo ekĝojas. Post breĉo, Baalo memoras sian venkon super Jam, kaj elmarŝas, kaptante multajn urbojn. Li poste konsentas havi fenestrojn en sia palaco, kaj faras ilin per fulmo. Dum li sidas en sia palaco li demandas al si, ĉu iu rezistus lian potencon. Li decidas, ke se ili rezistos lin, li sendu vorton al Moto, la dio de morto, por trakti ilin. Li sendas du mesaĝistojn al Moto, invitante lin al festo por agnoski lian suverenecon. En la perdita fino de tiu ĉi sekcio, Moto respondas.