Plurlingvula kunveno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝermo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:10, 22 nov. 2016

Polyglot Gathering (angle: “plurlingvula kunveno”) estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj.

Principo

Ĉi tiu evento daŭras kvar tagojn kaj kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj aŭ multlingva koncerto (ekzemple de JoMo). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ĉefe la germana, franca, hispana, Itala, rusa kaj Esperanto).

Historio

La unua Polyglot Gathering okazis en 2014 en Berlino. Pluraj el ĝiaj ĉefaj organizantoj (interalie Chuck Smith kaj Judith Meyer) volis krei kunvenon por lingvoŝatantoj kaj transdoni la etoson de Esperanto-renkontiĝoj al neesperantista publiko. Pro tio la funkciado de la kunveno estas tre inspirita de Esperantujo kaj enhavas ekzemple gufujon kaj aligatorejon (kaj tiuj du Esperantaj vortoj estas uzataj angle).

Okazintaj kaj okazontaj kunvenoj

Vidu ankaŭ