Malbork: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 233:
Esperanto kaj E-Movado en Malborko havas longan tradicion. En [[1909]] dum kunveno de la membroj de Orient-Germana Esperanta Ligo ("Ogelo") fondiĝis grupo esperantista de Malborko (tiame dum la [[Dispartigoj de Pollando|dispartigo de Pollando]] troviĝis en [[Prusio]] kaj oficiala nomo estis: Marienburg), kies prezidanto estiĝis apotekisto Heinrich Mehrländer. Nuntempe E-klubo "Kastelo" kun prezidanto [[Eduardo Kozyra]] kunligas ĉ. 40 esperantistojn. E-kunvenoj okazas unufoje monate, E-kurso ĉiusemajne en la Urbodomo. En la Urbodomo estas E-klubejo kaj E-biblioteko kaj en Publika Biblioteko "Bona Novaĵo" troviĝas riĉa Esperanto-Fako ĉe Kristana Baptista Preĝejo apud la placo Zamenhof. Krome unufoje monate okazas Esperanto-diservo en Katolika Paroĥejo de la Descendo de la S-ta Spirito, str. Nogatowa 7, sabate (14-15 h), poste ĉe la preĝeja klubejo E-renkontiĝo (15-17 h) kun pastro, mag. Eŭgeno Grzesik.
La [[10-an de septembro]] [[2002]] vizitis Parkon de la Mondo ankaŭ prof. d-ro [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof|L. C. Zaleski-Zamenhof]] (nepo de [[L.L. Zamenhof]]) kun edzino, li tiutage solene metis florojn ĉe monumento de [[Ludoviko Zamenhof]] kaj solene malkovris E-memorŝtonon ĉe arbo de "Francio".
Pri la vizitoj en la "parko de la mondo" en [[2004]] red. [[Roman Dobrzyński]] faris filmon "sieĝoj de Malborko" en la versioj la pola /oficiale por la Pola Televido/ kaj en Esperanto. La filmo montras kiel la lokaj esperantistoj kontribuas al evoluo de sia urbo.
La
Fine de la jaro [[2007]] (de la 26-a de decembro [[2007]] ĝis 2-a de januaro [[2008]]) okazis en Malborko la junulara E-renkontiĝo [[Ago-Semajno]] kun 228 aliĝintoj el pli ol 30 landoj. La partoprenantoj tiam povis eniri kastelon senpage, kiam ili montris nomŝildon de de la renkontiĝo [[Ago-Semajno]] (<ref>https://www.youtube.com/watch?v=HglvxqOQlz4</ref>).
|