Internacia tago de senperforto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1419461)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Internacia tago de senperforto''' (aŭ '''senperforta tago''') estas la [[2-a de oktobro]] ĉiujare. Ĝi estas la naskiĝtago de [[Gandhi|Mahatmo Gandhi]], kiu uzis la [[senperforto|senperforton]] kiel metodon de politika batalado dum la sendependiĝo de [[Hindio]] de la brita imperio. Gandhi nomis la senperforton "la plej granda povo kion la homaro posedas".
 
Je la [[15a de junio]] [[2007]], la Ĝenerala Asembleo de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] deklaris la [[2an de oktobro]] "Internacia tago de senperforto". La ideo de tia ĉi tago venis de internacia kunveno en [[Nov-Delhio]] en januaro 2007. La kunveno -- "Paco, senperforto kaj plipovigado: gandhia filozofio en la [[21a jarcento]]" -- markis la centjariĝon de la movado de [[Civila_malobeo|civila malobeo]] kiun lanĉis Gandhi en [[Sud-Afriko]]. La partoprenintoj de la kunveno -- de 91 landoj kaj 122 organizaĵoj -- emfazis la bezonon "konstrui justecan kaj egalecan mondon, kie homoj povas vivi digne en paco kaj harmonio kunkune en diversaj kaj plurecaj socioj."
 
La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo petas la membro-ŝtatojn marki la tagon "en taŭga maniero kaj disvastigi la mesaĝon de la senperforto, inkluzive per la edukado kaj la publiksciigado."