Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 187:
 
La 1-an de junio 2011, Ban Ki-moon elektis baratanon Atul Khare kiel estron de la ŝanĝa komitato.<ref>[http://www.un.org/apps/news/story.asp?NewsID=38563&Cr=khare&Cr1= Ban appoints experienced UN official to lead change management team], 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. {{en}}.</ref><ref>[http://www.un.org/News/Press/docs/2011/sga1295.doc.htm UN Secretary General Ban appoints Atul Khare of India to be the leader of his change management team], 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. {{en}}.</ref> Khare estras la Teamon por Ŝanĝa Aranĝo (angle ''Change Management Team'', ''CMT''), kaj laboras kun departementoj kaj oficejoj de la sekretariejo kaj kun aliaj partoj de la sistemo de UN kaj kun la membroŝtatoj. La CMT havas la taskon, estigi kaj formuli la reformon, por ke la UN iĝu pli efika koncerne sian laboron.<ref>[http://www.deccanherald.com/content/165568/indian-lead-un-change-management.html UN change management team: Spearheaded by Atul Khare], 1an de Junio 2011. Deccan Herald. {{en}}.</ref>
 
===Homaj Rajtoj===
La [[Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj]] (angle: United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas en [[Ĝenevo]], [[Svislando]]. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo.<ref>UN General Assembly Resolution 60/251.8 (Rezolucio de la UN-Ĝenerala asembleo 60/251.8) (angle) (formato PDF) (3-a de aprilo 2006). Alirita 18-a de julio 2012.</ref> Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉitiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".
 
== Kritiko ==