Pordo de la Suno (Madrido): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
==Politika historio==
[[Image:Carga de los mamelucos restaurado.jpg|300px|eta|dekstre|[[La atako de mamelukoj]] de Goya]]
Ekde la [[16a jarcento]] jam estis grava komercejo. Ĉar centra renkontiĝejo tiu loko vidis gravajn eventojn de la hispana historio kiaj akceptado de reĝoj, insurekcioj ktp. En marto de [[1766]] tiu placo estis grava loko kie okazis granda parto de la [[Tumulto de Eskilaĉo]]. Tiu loko estis kie okazis unua [[Insurekcio de la 2-a de majo|popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo]] la 2an de majo 1808, kiu inspiris faman pentraĵon de [[Goya]] nome [[La atako de mamelukoj]]. Dum la tuta [[19a jarcento]] estis areo de kafejoj kaj trinkejaĉoj kie oni babiladis pri la poliltikaj eventoj kaj kie kunsidis diversaj grupoj laŭ la epokoj, nome de artistoj, verkistoj, de revoluciuloj kiaj liberaloj, respublikanoj, socialistoj ktp. La [[12an de novembro]] de [[1912]], la ĉefministro José Canalejas estis mortpafita ĉe la librovendejo San Martín fare de anarkiisto. Poste estis kie okazis la proklamo de la [[Dua Hispana Respubliko]] la 14an de aprilo, [[1931]]. Dum la [[Hispana Enlanda Milito]] la placo suferis oftajn bombardadojn fare de la armeo de [[Francisco Franco]] kiu preskaŭ sieĝis la urbon, tiele la [[17an de novembro]] granda bombo kreis krateron de 20 m de diametro kaj 15 m de profundo, kio elirigis eĉ la relojn de la [[metroo]] al la surfaco. La [[31an de decembro]] oni bombardis dum la celebro de la jarfinaj vinberoj. Post la milito oni konstruis grandajn vendejojn en la areo kaj oni disvastigis la vendadon de [[loterio]] kaj ĵurnaloj, kio fakte jam estis tradicia. Dume la prizono estis terurejo por politikaj arestitoj. La [[13an de septembro]] de [[1974]] [[ETA]] atencis kontraŭ kafejo Rolando de la apuda strato Correo, apuda siavice al la prizono, kie kutime ĉeestis policanoj: tiu bombo okazigis 12 mortintojn kaj pli ol 70 vunditojn.
 
[[File:Puerta del Sol in Madrid, Spain ' Tio Pepe Neon Advertisment ' photographed at Sunset.JPG|thumb|Puerta del Sol, Tio Pepe Neon Advertisment]]