Gvamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
deknaŭ → dek naŭ (trovita pere de LanguageTool)
Linio 49:
La klimato estas tropika kaj mara. Ĝenerale estas varma kaj tre humida kun malmulte da vario laŭ sezonoj. La temperaturo diversas inter 30º kaj 24 °C kun mezaveraĝa jara pluvo de 2,180 [[mm]]. La seka sezono estas ekde decembro ĝis junio. La aliaj monatoj konsistigas la pluvan sezonon. La monatoj januaro kaj februaro estas konsiderataj la plej malvarmaj de la jaro kun noktaj temperaturoj de ĉirkaŭ 20 °C kaj ĝenerale kun malmulte da humideco. La plej alta risko de tajfunoj okazas inter oktobro kaj novembro ĝenerale. Sed ili povas okazi dum la tuta jaro.
 
Mezaveraĝo de tri tropikaj ŝtormoj kaj unu tajfuno pasas je malpli ol 180 marmejloj (330 km) de Gvamo ĉiujare. La plej forta tajfuno kiu pasis lastatempe tra Gvamo estis la Supertajfuno Pongsona, kun ventoj de 125 mejloj por horo. Ĝi frapis Gvamon la [[8a de decembro]] de [[2002]], kaŭzinte amasdetruon. Ekde la Supertajfuno Pamela en [[1976]] la lignaj strukturoj estis anstataŭitaj de betonaj strukturoj.<ref>{{cite web |url = http://www.rms.com/Catastrophe/Models/Guam.asp |work=Risk Management Solutions |title=Guam Catastrophe Model |accessdate=2007-06-16}}</ref><ref>{{cite web |url=http://www.pacificworlds.com/guam/land/winds.cfm |title = Winds |work=PacificWorlds.com |accessdate=2007-06-16 }}</ref> Dum la [[1980-aj jaroj]] la lignaj fostoj ekanstataŭitis de fostoj el [[ŝtalo]] kaj [[betono]] rezistantaj kontraŭ tajfunoj. En la [[1990-aj jaroj]] multaj hejmoj kaj entreprenoj instalis [[persieno]]j kontraŭtajfunaj.
 
== Ekonomio ==