Grafika Centro Antverpeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Baldaŭ oni akiris pli da maŝinoj, kaj pli da kunlaborantoj. El la membroj de la grupo ni memoras la nomojn de fam. de Schepper, [[Gerd Jacques]], [[Manuel Halvelik]], [[Paul Peeraerts]], [[Anne Tilmont]], [[Gert Van Tongerloo]], [[Bob Venhuizen]] kaj multajn aliajn hazardajn volontulojn. Ekde aprilo 1979 oni sukcesis dungi unu el la volontulojn, nome Paul Peeraerts, kiu iĝis direktoro. Ekde tiam la oficejo servis kaj kiel grafika centro de UEA, kaj kiel centra adreso de la movado en [[Flandrio]]. Fine de la sama jaro aldoniĝis ankoraŭ alia duontempa dungito, Gerd Jacques. Danke al financa subteno de la ŝtato, laboris ankaŭ dum pluraj jaroj aliaj oficistoj. En 1982 la Centro nombris 8 plentempajn deĵorantojn, kaj 2 parttempajn, kaj eĉ tiuj apenaŭ sukcesis daŭre majstri la senĉesan laboron. Por kiel eble plej multe ekspluati la kompostmaŝinojn, eĉ estis dungita persono por dumnokta laboro: [[Guido van Damme]].
 
La [[28an de decembro]] [[1981]], la Centro translokiĝis al Frankrijklei 140, kie [[Institucio Hodler]] el [[Nederlando]] estis aĉetinta prestiĝan domon. Tio ĉi ankoraŭ vigligis la aktivecon kaj GCA faris multe da komercaj aktivaĵoj por UEA. En tiu tempo tio kadris en la ekspansia politiko de UEA. Ĝi havis ne nur oficejon en Antverpeno sed ankaŭ en [[Nov-Jorko]] kaj en [[Budapeŝto]].
 
Post iom da tempo tamen UEA ĉesigis sian ekspansian politikon, i.a. sub instigo de la nova ĝenerala direktoro [[Simo Milojeviĉ]] kaj estrarano [[Gian Carlo Fighiera]] kaj iom post iom fermis ĉiujn siajn oficejojn krom la centra oficejo en Roterdamo. Ĉar fermi la centron en Antverpeno signifus maldungi plurajn homojn kaj perdi la konstantan adreson, ekestis interparoloj inter [[Flandra Esperanto-Ligo]] (FEL) kaj UEA kiuj finiĝis per la decido en 1989, ke FEL aĉetos ĉiujn materialojn de GCA kaj transprenos ilin, kune la dungitaro.