Husejn Al-Amily: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Husejn Mohammed AL-AMILY''' (naskiĝis en [[1927]] en [[Naĝaf]], [[Irako]], mortis la [[28an de decembro]] [[2014]] en [[Londono]], [[Britio]]) estis iraka verkisto kaj esperantisto. Li naskiĝis de [[Libano|libana]] patro kaj iraka patrino. Post fino de siaj islam-sciencaj studoj en la tradicia universitato de Naĝaf, la patro kune kun la familio revenis al la sudo de Libano por ekpreni sian oficon kiel mulao de la regiono. Husejn pasigis tie feliĉan knabecon ĉirkaŭata de bela naturo kaj inter amema komunumo. Tamen ĉar tie tiam ne estis lernejo, la familio devis reveni al Irako, kie la infanoj ricevis normalan instruadon. Post la liceo Husejn aliĝis al tiea universitato dum kvin jaroj por islamaj kaj arabaj studoj. En Naĝaf li redaktis literaturan gazeton. Poste li migris al la ĉefurbo [[Bagdado]], kie li komercis dum tridek jaroj.
 
Li lernis esperanton memstare en 1966 kaj ekde tiam senĉese li aktivis diversmaniere per kaj pri la lingvo. Li verkis kelkajn librojn kaj multajn artikolojn en Esperanto, pleje pri [[araba kulturo]].