Nobel-premio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
Alfred Nobel ({{Audio|Sv-Alfred Nobel.ogg|aŭskultu}}) naskiĝis la [[21an de oktobro]] [[1833]] en [[Stokholmo]], [[Svedujo]], en familio de inĝenieroj.<ref name="Levinovitz5">[[#Levinovitz69|Levinovitz]], p. 5</ref> Li estis kemiisto, inĝeniero, kaj inventinto. En 1894, Nobel aĉetis la fabrikon Bofors pri [[fero]] kaj [[ŝtalo]], kiun li transformis en grava armilara [[Muntado|produktejo]]. Nobel ankaŭ inventis balistiton. Tiu invento estis antaŭaĵo al multaj senfumaj armeaj eksplodaĵoj, kiaj la brita senfuma [[pulvoro]] kordito. Kiel sekvo de lia patentaj postuloj, Nobel estis poste engaĝita en malfermita malobservoproceso pri kordito. Nobel amasigis riĉaĵon dum sia vivdaŭro, kun la plej granda parto de lia riĉaĵo el siaj 355 inventoj, el kiuj [[dinamito]] estas la plej fama.<ref name="Levinovitz11">[[#Levinovitz69|Levinovitz]], p. 11</ref>
 
En 1888, Nobel estis surprizita legante sian propran nekrologon, titolita ''La komercisto de morto estas morta'', en franca gazeto. Ĉar estis la frato de Alfred, nome Ludvig kiu mortis, la nekrologo estis ok jarojn trofrua. La artikolo mirigis Nobel kaj igis lin timigita pri kiel li estos memorita. Tio inspiris lin por ŝanĝi sian testamenton.<ref name="Time">{{cite news |first= Frederic |last= Golden |title= The Worst And The Brightest |date= 16a oktobro 2000 |publisher= Time Warner |url= http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,998209,00.html |work=[[Time (gazeto)|Time]] |accessdate=9a aprilo 2010}}</ref> La [[10an de decembro]] [[1896]], Alfred Nobel mortis en sia vilao en [[San Remo]], [[Italio]], pro cerba [[hemoragio]]. Li estis 63 jarojn aĝa.
 
Nobel skribis plurajn testamentojn dum sia vivdaŭro. Li kunmetis la lastan pli ol jaron antaŭ ol li mortis, subskribante ĝin ĉe la Sveda-Norvega-Klubo en Parizo la [[27an de novembro]] [[1895]].<ref name="Sohlman7">[[#Sohlman69|Sohlman]], p. 7</ref><ref>{{Cite news|last= von Euler|first= U. S.|title= The Nobel Foundation and its Role for Modern Day Science|url= http://resources.metapress.com/pdf-preview.axd?code=xu7j67w616m06488&size=largest|format= PDF|publisher= Springer-Verlag|work= Die Naturwissenschaften|date= 6a de junio 1981|accessdate=21a de januaro 2010}}</ref> Al ĝeneraligita miro, la lasta testamento de Nobel precizigis ke lia riĉaĵo estu uzita por krei serion de premioj por tiuj kiuj donas la "plej grandan avantaĝon pri la homaro" en fiziko, kemio, paco, fiziologio aŭ medicino, kaj literaturo.<ref name="thelocal1">{{cite web |url= http://www.thelocal.se/14776/20091005/ |title= Alfred Nobel's last will and testament |accessdate=11a de junio 2010 |last= Agence France-Presse |date= 5a oktobro 2009 |work= The Local}}</ref> Nobel testamentis 94% de siaj totalaj aktivoj, 31 milionoj SEK da svedaj kronoj (ĉ. 186 milionoj da usonaj dolaroj, 150 milionoj da eŭroj en 2008), por establi la kvin Nobel-Premiojn.<ref name="Abrams7">[[#Abrams|Abrams]], p. 7</ref> Pro skeptiko ĉirkaŭanta la testamenton, daŭris ĝis 26 aprilo 1897 ke ĝi estis aprobita fare de la [[Parlamento de Norvegio]].<ref name="Levinovitz13-25">[[#Levinovitz69|Levinovitz]], pp. 13–25</ref> La ekzekutistoj de la testamento de Nobel, nome Ragnar Sohlman kaj Rudolf Lilljequist, formis la Nobel Fondaĵon por prizorgi la riĉaĵon de Nobel kaj organizi la disdonon de premioj.<ref name="Abrams7-8">[[#Abrams|Abrams]], pp. 7–8</ref>