Episkopujo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
== En diversaj eklezioj ==
Episkopoj kaj episkopujoj ekzistas en [[ortodoksismo]], [[romkatolikismo]], [[Prakatolika Eklezio|prakatolikismo]], [[anglikanismo]], kaj en kelkaj (sed ne ĉiuj) protestantaj eklezioj, ekzemple en la [[luteranismo|luteranaj]] eklezioj de la [[Nordio|nordiaj]] landoj. Iuj protestantaj eklezioj anstataŭis episkopojn per [[superintendanto]]j aŭ forigis la titolon tute.
 
En landoj, kie aktivas pluraj kristanaj eklezioj, unu sama loko povas aparteni al pluraj diocezoj, ekzemple ekzistas unu "episkopujo de Stokholmo" kiu estas luterana kaj alia, kiu estas romkatolika. Kelkregione (ekzemple en [[Germanio]]) la [[protestantismo|evangelia]] eklezio ne plu uzas la nocion "diocezo", tiel ke ĝi nun estas uzata precipe de la [[katolikismo|katolika]] eklezio. Sed ekzemple la [[Anglikanoj|anglikana]] eklezio plu uzas tiun nocion. Ĝi fondis en [[1980]] la "diocezon de Eŭropo", kiu administras la anglikanajn komunumojn ekster [[Britio]] kaj [[Irlando]].