Trikmaŝino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Elkágyé (diskuto | kontribuoj)
→‎Vidu ankaŭ: Aldono: artikolo
Elkágyé (diskuto | kontribuoj)
→‎Historio: Forigo de ne tre gravaj internaj aludoj
Linio 9:
La esenco de la invento de Lee estis la speciala trikilo (ni nomas ĉi tian formon nuntempe “hoktrikilo”) kaj la ceteraj maŝformadaj iloj (fadenondumilo, premilo), plue la mekanismo kiu movas ilin sub efiko de homa forto.
 
Ankaŭ gravan rolon ludis la angla [[William Cotton]] kiu patentigis lian trikmaŝinon en 1864. Ĉi tiu maŝino portas la nomon “cotton-maŝino” ankaŭ nuntempe. La maŝino uzas ankaŭ hoktrikilojn kaj kapablas aŭtomate aliigi la larĝon de la trikita edro (larĝigo kaj mallarĝigo). [[Josiah Crane]] estis la inventinto de la unua trikmaŝino de varpsistemo kun hoktrikiloj, li kreis ĝin en 1768. Ĝis tiam ĉiuj trikmaŝinoj uzis hoktrikilojn. [[Matthew Townsend]] inventis nur en 1849 la trikilon kiun ni nomas nuntempe “langotrikilo” kaj en 1859 [[Redgate]] kreis alian varianton de la trikmaŝino de varpsistemo kun langotrikiloj kiun ni nomas nuntempe “raŝel-maŝino”. ([[Élisabeth Félice Rachel]] estis fama franca aktorino, ŝi popularigis la skarpojn fabrikitajn sur ĉi tiu maŝino.) La amerika [[Isaac Wixom Lamb]] uzis ankaŭ la langotrikilon en sia unua plattrikmaŝino en 1863. Langotrikiloj estis uzataj ankaŭ en la ŝtrumpotrikmaŝino kiu estis inventita en 1866 de la amerika [[William H. McNary]] kaj kapablis triki aŭtomate la kalkanejon kaj piedpintejon.
 
La giganta teknika evoluo en la 20-a jarcento efikis ankaŭ en la evoluo de la trikmaŝinoj. Aperis novtipaj trikiloj (ŝovtrikilo, patenttrikilo) kiuj ebligas atingi pli grandan rivolufrekvencon. Helpe de perfektigoj de la konstrukciaĵoj de la maŝinoj kaj kun apliko de maŝinregado per infotekniko aperis novaj trikstrukturoj kiuj daŭre rivelas novajn aplikadajn areojn. Trikmaŝinoj estas nuntempe nemalhaveblaj maŝinoj por fabrikado de vestaĵoj kaj industriaj materioj.